
Saluton.
"Memori" estas verbo transitiva, do ĝi ne bezonas "pri" sed nur akuzativo sur sia objekto: "memori la tekstoN".
Dankon pro via laboro :-)

Jes, "pri" ne estas necesa. Tamen ĝi ne estas erara.
Ekzemple Zamenhof uzis "memori pri" sufiĉe ofte.

@Sbgodin
"memori pri" estas ĝusta, kaj neniel rilatos al transitiveco.
En tekstaro.com estas multaj ekzemploj.
El Malnova Testamento
Li rememoris pri Abraham
li rememoris pri Vaŝti,
Paroladoj de Zamenhof:
Poste mi devas antaŭ ĉio memori pri la urbo Bulonjo-sur-Maro,
@nimfeo. Mi sugestas ke vi reŝanĝu ĝin al la originalo ĉar oni ne rajtas ŝanĝi ĝustajn frazojn. (Kaj aldonu la nunan kiel varianto)

Estas nuanco inter 'memori' kaj "memori pri". En 'memori pri' oni ofte memoras kelkajn detalojn sed eble ne la tuton.
Ekzemple, en La Ondo de Esperanto oni legas:"Estas vera fiero por ni esperantistoj memori pri la instruo de Zamenhof,.." Oni memoras partojn de la instruo sed eble ne la tuton.

@Dejo
Prave. "Memoras pri" ĝustas. Mi ne trovis ĝin en "vortaro.net" tamen ĝi staras en "ReVo" kiel Zamenhofa vortaĵo.
Sed kial uzi pli malsimplan manieron? La senco estas la sama ambaŭkaze, ĉu ne?

@Dejo (pri mesaĝo komancanta per "Estas nuanco")
Bone je scii tion. Fakte mi mem sentis ion tiel, pro tio ke la "pri" emfazas la pritraktaĵon. Al mi ne gravas, almenaŭ tiasence estu pli bone la sen-"pri" versio?

@Sbogodin. Jes, nun ke mi rigardas la aliajn tradukojn mi konsentas ke estas pli bone sen "pri".
(Sed se li forgesis la tekston hejme sur sia skribotablo mi uzus 'pri':)
@nimfeo Preteratentu mian konsilon pri ŝanĝo:)

Bonvolu riveci mian dankon, Dejo. Danke al vi, mi lernis tiun nuancon :-) Mi longe memoris tiun kaj ankaŭ memoris pri tiu detalo.

Mi ne ĉeestis dum via diskuto. Mi sekvas la konsilon de Dejo : Nun kuŝas ambaŭ variantoj. Dankon al ĉiuj
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1967687
added by nimfeo, October 31, 2012
linked by nimfeo, October 31, 2012
edited by nimfeo, October 31, 2012
edited by nimfeo, October 31, 2012
linked by nimfeo, October 31, 2012