
Kiel -> Kia (kun "esti", oni prefere uzu -a vorton)
Kiel aspektas la akvo, sed -> kia estas la akvo

@nimfeo Ĉu vi povas doni al mi fonton pri tiu regulo?

Mia fonto estas en mia cerbo.
Mi lernis ekzemple, ke
- la ĉevalo estas rapida, responde al "kia estas la ĉevalo?"
- la ĉevalo iras rapide, responde al "kiel iras la ĉevalo?"
Laŭ tiu modelo, mi dirus:
- la akvo estas senkolora, senodora kaj sengusta, responde al "kia estas la akvo?"
- la akvo fluas torente, responde al "kiel fluas la akvo?"
Mi konsideras la verbon "esti" kopulo. Ĝi rekte rilatigas la priskriban vorton al la subjekto.
Se la subjekto estas verbo, mi uzus -e vorton -> Lerni estas interese
Se la subjekto estas substantivo aŭ pronomo, mi uzus -a vorton -> la lernado estas interesa.
Mi eventuale starigus demandon per "kiel", kiam la subjekto estas verbo -> Kiel estas lerni, ĉar la respondo estos esprimita per e-vorto.
Laŭ mia kompreno, al demando per "kiel", oni respondas per -e vorto, kaj al demando per "kia", oni respondas par -a vorto. -> Kiel vi fartas? Bone, kaj -> Kia vi estas? Bonfarta. Mi ne dirus "Kiel vi estas?"
Eble oni povas trovi klarigon pri tio en la PMEGo de Bertilo. Sed mi ne certas.
Almenaŭ mi klarigis al vi, kiel mi mi rezonas inter "kiel" kaj "kia".

Kara nimfeo! Mi ne konsentas pri via klarigo. "Kia" demandas pri la speco.
Kia estas la ĉevalo? -Ĝi estas konkursa ĉevalo, agrikultura ĉevalo, fiakra ĉevalo.
"Kiel" demandas pri eco.
Kiel estas la ĉevalo? - Ĝi estas rapida ĉevalo, laborema ĉevalo ktp.
Ekzemloj pri akvo.
Kia estas la akvo? -Ĝi estas freŝakvo, salakvo, putakvo ktp.
Kiel estas la akvo?- Ĝi estas varma, malvarma, torenta ktp.
Bonvolu forigi la @change simbolon.

Mi forigis @change, sed mi rigardis en PMEG.
"kiel" estas uzata en klekaj ekzemploj kun "estas", sed ĉiufoje kun aldonita adjektivo:
Kiel alta estas tiu turo?
Kiel grandan pecon vi volas?
Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li?
a-vorto en si mem indikas econ. Rapida indikas, ke ĉevalo havas rapidecon.
Jen la bertila difino de a-vorto:
Vorton kun la finaĵo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s. A-vortoj estas uzataj por priskribi. La A-finaĵo aldonas la ĝeneralan ideon “karakterizata de tio, kion esprimas la radiko”
Tio ne esceptas tiajn vortojn, kiaj "rapida".
Vi rezonas laŭ la signifo de la radiko, mi rezonas laŭ la naturo de la vorto, difinita per ĝia finaĵo.
En la libro "Saluton, Esperanto aŭtodidakte", oni instruas laŭ mia vidmaniero:
La aviadilo estas rapida veturilo. Ĝi iras rapide.
Kia ĝi estas? Ĝi estas rapida.
Kiel ĝi iras? Ĝi iras rapide.
http://kursosaluton.org/063.html

Ankaŭ mi pridubas la ĝustecon de tiu ĉi frazo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1983820
added by Dejo, November 5, 2012
linked by Dejo, November 5, 2012