
> Ĉi-matene akvovaporo

Dankon pro la rekomendo, Aleksandro. Miaopinie, komouzo en Esperanto temas pri stilo. En kutima literaturo, mi ja observas, ke ĉi-kaze, oni ne uzu komon ĉar eble la aŭtoroj havas similan lingvofonon. Komo ofte estas por stila paŭzo. Plue, kelkaj aŭtoroj ne uzas komon antaŭ <ke>, ekzemple: <Mi pensas ke estas bele.> Tion mi trovas senerara. Post adverbo, komo estas paŭzo. En la _Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko_, sinjoro Wennergren ne estas eksplicita pri tiaj komouzoj ĉar li scias, ke sinjoro Zamenhof ne estis eksplicita pri komouzoj. Sed ekzistas ekzemplo kiel §12.3.6.11 <Pro la ĉielo, havu kompaton!> en tiu dokumento.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by nonong, November 15, 2012
linked by al_ex_an_der, November 16, 2012