
Komo necesas post "signifas" kaj ne necesas post stuko.

En la Tekstaro mi trovis pli ol 30 ekzemplajn frazojn kun "signifas ke..." (sen la komo). Kaj pli ol 100 kun "signifas, ke..." (kun la komo). Do, mi ŝanĝos laŭ via sugesto.
Pri la komo post "stuko", mi konsentas ke ne necesas, sed tamen mi opinias ke la uzo estas normala opcio. La serĉilo de la Tekstaro trovas pli ol 100 ekzemplajn frazojn en la unua verko, kiun ĝi serĉis, kaj la plejparto estas de simila formo, kun komo post substantivo antaŭ "kaj", kiam ne temas pri serio de objektoj. Ĝi same trovas pli ol 100 ekzemplajn frazojn tiajn en la dua kaj tria verkoj, kiujn mi serĉis: Paroladoj de Zamenhof kaj Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. Do, mi deziras kompreni pli vian starpunkton. Ĉu vi preferas eviti komon en tiu situacio?

"ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo." L.L. ZAMENHOF
http://ttt.esperanto.org/Ondo/L...05Interpunkcio

Dankon, sacredceltic, pro la citaĵo el Lingvaj Respondoj. Ne restas dubo pri la starpunkto de Zamenhof.

... kiu post 120 jaroj ne plu estas aktuala.

Bone, al_ex_an_der, ke la lingvo ŝanĝiĝas. Sed kiu aŭtoritato, aŭ eĉ konsilaro, troviĝas pri aktuala uzo de interpunkcio? Kaj por fendi harojn pri la "120 jaroj", Zamenhof mortis antaŭ 95 jaroj, la Fundamento aprobiĝis antaŭ 107 (?), kaj restas oficiale aktuala. Surbaze de kiaj datumoj eblas aserti ke la Fundamento ne plu estas aktuala pri interpunkcio? Kiel malkovri kaj certigi la norman uzon de interpunkcio en la nuna momento?

Laŭ mia scio, la fundamento ne diras ion pri interpunkcio.
En 1930 aperis Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. La aŭtoroj analizis la lingvouzon de la unuaj jardekoj de Esperanto kaj priskribis la uzatan interpunkcion. Rigardo al esperantlingvaj libroj montras, ke ili preskaŭ senescepte uzas la saman interpunkcion, sendepedende de la epoko kaj lando, kie ili aperis. Trovi librojn, kiuj ne aplikas tiujn regulojn estas malfacile.
Samtempe vi tamen povas prave aserti, ke oficialaj reguloj ne ekzistas, ĉar ĝis nun la Akademio des Esperanto ne decidis oficialigi regulojn pri interpunkcio. Aliaflanke indas konsideri, ke ankaŭ en aliaj lingvoj normojn kreas ĉefe la lingvouzado, dum la influo de oficialaj deklaroj estas modesta.

La Fundamento ne diskutas interpunkcion, sed la frazoj montras interpunkcion. Ĉu tiuj frazoj estas modelaj? Ĉu la formo de la frazoj en la Fundamento, inkluzive interpunkcion, oni rajtas ignori, aŭ ĉu la formo formas parton de la Fundamento? Por diri laŭ alia maniero, ĉu interesas nin nur la asertoj kaj intencaj instruoj de la Fundamento, aŭ ĉu ĉio en ĝi servas kiel bazo de nia lingvo-uzo? Oni rajtas debati kaj diskuti pri tio.
Pri la 1930-a apero de Plena Analiza Gramatiko, tio jam estas tre malaktuala. Mi ne scias ĉu la sekvaj frazoj de via mesaĝo, kiuj komenciĝas per "Rigardo al eperantlivaj libroj..." estas resumo de PAG, aŭ via vidpunkto.
Mi preferus uzi interpunkcion laŭ nunaj normoj, sed mi ne sukcesas trovi tiujn normojn. Kontraste al la aserto en via mesaĝo, "ke ili preskaŭ senescepte uzas la saman interpunkcion", mi trovas varion kaj debatojn. Serĉo de la Tekstaro montras kaj dokumentas grandan varion.
Mi volonte akceptus viajn specifajn konsilojn, se mi povus konfirmi ilin. Sed mi ne sukcesis trovi tiun konfirmon, nek en koheraj konsiloj, nek en la uzo inter eldonitaj libroj.
Vi sugestis du ŝanĝojn en tiu ĉi Tatoeba frazo. En la unua kazo, mia serĉado trovis 30 uzojn de unu formo, kaj pli ol 100 de la alia, kiun vi konsilis. Mi faris la ŝanĝon, sed tiu proporcio ne similas al "preskaŭ senescepte" sama uzo. Pri via dua sugesto, mi trovis pli ol tricent kontraŭajn ekzemplojn en la unuaj tri libroj, kiujn mi serĉis. Do, certe ne estas preskaŭ senescepta uzo laŭ la modelo, kiun vi konsilis.

>Aliaflanke indas konsideri, ke ankaŭ en aliaj lingvoj normojn kreas ĉefe la lingvouzado, dum la influo de oficialaj deklaroj estas modesta.
Quatsch !
Kiel germanano, vi perfekte scias ke tio estas sensencaĵo : la hispana, la itala, la rusa, la japana, la korea, la vjetnama, la ĉina, la hebrea, la franca...kaj la germana ĈïŬĴ havas influon de oficialaj deklaroj aŭ akademioj ! Inter la grandaj lingvoj, nur la angla "ne havas" tiujn...
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Koninda, November 27, 2012
edited by Koninda, November 27, 2012
linked by fekundulo, November 27, 2012