
Aus: https://www.youtube.com/watch?v=7IowPaH5t7w (Sigrid Löffler, 16 min 35 s).

La retejo, kiun vi menciis, ne plu funkcias.

Tion mi tre bedaŭras. Dankon pro la atentigo!
Mi ankoraŭ memoras, ke, parolante pri alia libro, ili menciis la ‘Metamorfozon’ de Franz Kafka kaj komencis diskuti ĝin, sed ĝi estis diskutenda poste en la sama sendaĵo. En tiu senco oni komprenu la diraĵon de sinjorino Löffler. ☺

Mi tre admiris Marcel Reich-Ranicki. Estas tristege, ke li ne plu estas inter ni.

Sen kunteksto la frazo estas ne komprenebla kaj certe miskomprenebla. Mi tamen kuraĝis konjekti taŭgan tradukon. Defiis min la frazo "wir kommen noch dazu" :-)

Jes, vi pravas. Ĉi tiu frazo verŝajne ne taŭgas por Tatoeba. Ĉu ni forigu aŭ ŝanĝu ĝin?

Ne forigu ĝin. Ĝi tie estas, ĝi tie restu. Iam iu aldonos ĉiujn ceterajn frazojn el tiu verko, tiam oni juĝos, ĉu mia traduko taŭgas :-)

Eble vi povas aldoni frazon, kiu faciligas la komprenon de ĉi tiu. Tiuokaze, bonvolu aldoni komenton ĉi tie, por ke ni trovu la novan frazon.
Cetere, mi supozas, ke vi scias la sencon de la frazo. Ĉu mia Esperantigo taŭgas?

Ekzistas verko "Erik, aŭ la malgranda insektolibro" tradukita el la nederlanda verko de Godfried Bomans. Mi tuj pensis pri tiu verko, kiam mi legis vian frazon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Pfirsichbaeumchen, December 7, 2012
edited by Pfirsichbaeumchen, December 7, 2012
edited by Pfirsichbaeumchen, October 16, 2013