
skibas au verkas?

Mi opiniis, ke "skribas" estas la ĝusta vorto. Kutime la parolita lingvaĵo ne estas la sama kiel la skribita. Mi komprenis la francan frazon tiel, ke, se oni simple skribas, kion oni diras, la skribita lingvaĵo ne bonas.
Laŭ PIV la senco de "verki" estas iom alia: *verk/i (tr) Krei aŭ produkti ion novan en scienco aŭ arto.
Cetere, "kvankam ili parolas tre bone" kaj "verkas, kiel ili parolas" miaopinie rezultigus, ke ili "tre bone verkas". Ĉu do en la sama frazo oni asertus, ke ili tamen "verkas malbone"?
Ĉu mi ŝanĝu mian opinion laŭ vi?

Mi ne scias, mi nur demandas. Mi pensis ke 'skribi' signifas la ŝmirado de inko surpapere, do la fizika ago de la movado de la skribilo. Kiam oni bone skribas, mi pensis, signifas ke oni belajn literojn designas. Laŭ tio interpreteco via frazo pliboniĝos per la verbo "verki".

Mi tamen ŝanĝis la lastan "skrib" al "verk".
Dankon pro via rimarkigo!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1337953
added by GrizaLeono, December 15, 2012
linked by GrizaLeono, December 15, 2012
linked by fekundulo, December 16, 2012
edited by GrizaLeono, December 17, 2012