menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #2094064

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Petro1 Petro1 December 20, 2012 December 20, 2012 at 10:12:19 PM UTC flag Report link Permalink

Jes, ni povas fari tion, precipe se estas demando, kiu petus respondon. Demando pli ĝustas, kiam temas pri io nedetermina, en unua grado por baldaŭa petado, mi opinias. Kiam oni tradukas, la sento ludas gravan rolon. Mi emus skribi "pridemandu lin". Do, ĉe vi kuŝas la respondo, ĉu?
Amike
Petro

GrizaLeono GrizaLeono March 20, 2014 March 20, 2014 at 6:51:03 PM UTC flag Report link Permalink

Kara Petro1, mi opinias, ke temas pri demando, ne pri peto.
Cetere, se temus pri peto, mi skribus "Petu lin veni morgaŭ al la kunveno"
En http://vortaro.net/#peti oni ne trovas la vorton "ĉu".
Same en tekstaro.com serĉinte per la serĉtermino " pet\VF" mi nenie vidis, ke la verbo estas rekte sekvata de "ĉu".
Amike salutas Leo

al_ex_an_der al_ex_an_der March 20, 2014 March 20, 2014 at 7:15:04 PM UTC flag Report link Permalink

Jes, nepre "demandu".
Same amike Aleksandr☺

Petro1 Petro1 March 21, 2014 March 21, 2014 at 10:09:18 AM UTC flag Report link Permalink

Mi korektis la frazon. Fakte oni petveturas, sed ne demandas veturadon, kaj eĉ pridemandas krimulon, oni ne petas de li la konfeson.
Kore al ĉiuj
̈Petro

danepo danepo March 21, 2014 March 21, 2014 at 10:24:54 AM UTC flag Report link Permalink

dum la kunveno -> al la kunveno

nimfeo nimfeo March 21, 2014 March 21, 2014 at 11:00:15 AM UTC flag Report link Permalink

+1 dum -> al

Petro1 Petro1 March 21, 2014 March 21, 2014 at 11:04:28 AM UTC flag Report link Permalink

Miaopinie, "dum" estas pli taŭga ol "al", kiu sugestas movon. Legu la komenton de Leo, por trovi ekzemplon de frazo, kiu entenas tiun prepozicion.
Kore
Petro

GrizaLeono GrizaLeono March 21, 2014 March 21, 2014 at 5:36:01 PM UTC flag Report link Permalink

Kara Petro,
mi nur komentis la verbon "peti" --> "demandi".
Mi eĉ ne atentis la prepozicion.
La franca frazo, kiun vi tradukis, ja diras "al la kunveno", ne "pendant la réunion", ĉu?

Petro1 Petro1 March 21, 2014 March 21, 2014 at 7:04:20 PM UTC flag Report link Permalink

Dankon pro via sincereco. Sed mi ne uzis "al", kiam mi tradukis la frazon, ĉar mi trovis tiun prepozicion ne taŭga... Por mi, la informo, kiun alportas tiu vorteto, estas ne tre grava, do mi ŝanĝas ĝin, fine.

GrizaLeono GrizaLeono March 21, 2014 March 21, 2014 at 7:18:12 PM UTC flag Report link Permalink

Bone! Dankon.

GrizaLeono GrizaLeono March 21, 2014 March 21, 2014 at 7:28:18 PM UTC flag Report link Permalink

Mi preskaŭ ne kuraĝas aldoni novan rimarkon. Tamen mi sentas min devigata.
Kio estas la rekta objekto de la verbo "demandu"?
La rektobjekta subfrazo "ĉu ...."
Kio do estas la funkcio de "lin"?
Fakte tio estas prepozicia objekto (ĉu mi uzas la ĝustan terminon?)
Por ne estigi konfuzon, estus pli bone uzi "al li". Sed mi konscias, ke la anstataŭigo de la prepozicio "al" per la akuzativo estas ofte farata, kiam la rekta objekto estas subfrazo.

al_ex_an_der al_ex_an_der March 21, 2014 March 21, 2014 at 7:47:26 PM UTC flag Report link Permalink

Zamenhofa ekzemplo el la Paroladoj:

"Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme

demandis min, ĉu

post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto, kaj — se Esperanto vivos — ĉu oni tiam povos ankoraŭ kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ĝia unua jaro, kaj ĉu angla esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan."

al_ex_an_der al_ex_an_der March 21, 2014 March 21, 2014 at 8:15:30 PM UTC flag Report link Permalink

Amikoj, MI AVERTAS, ke sekvas io seka kaj teoria. Kiu legos, kulpos mem pri la sekvoj. ☺

Kara Leo,

mi komprenas la problemon, kiun vi priskribis.
Ankaŭ mi scias, ke anstataŭ
"Demandu lin tion."
oni diru prefere
"Demandu lin pri tio!" aŭ "Demandu tion de li!" aŭ "Demandu tion al li!"
por eviti la konfuzon, kiu povas ekesti, se unu verbo havas du rektajn objektojn.

En la supra frazo oni fakte retrovas la strukturon de la evitinda frazo "Demandu lin tion!", kiel demonstras jena dialogo:

Mi demandu kion? – Demandu lin, ĉu li venos! Demandu lin tion!

Vi tute pravas, ke en tiu frazo "Demandu lin, ĉu li venos!"
la subfrazo "ĉu li venos" estas rekta objekto de la verbo "demandi" de la ĉefa frazo (aldone al la vorto "lin", kiu same estas rekta objekto de tiu verbo).

Sed, kiel vi jam konstatis, tia akuzativo "enpakita" en subfrazo ŝajnas esti akceptebla. Verŝajne simple pro tio, ke en tiu kazo ne estas danĝero de konfuzo.



GrizaLeono GrizaLeono March 21, 2014 March 21, 2014 at 8:36:51 PM UTC flag Report link Permalink

Jes, kara Alexander. La danĝero pri konfuzo en tiu frazo estas kvazaŭ neekzistanta.
Dankon pro la ekzemploj.

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #9516Demande-lui s'il va venir à la réunion..

Petu lin, ĉu li venos dum la kunveno.

added by Petro1, December 20, 2012

linked by Petro1, December 20, 2012

Demandu lin, ĉu li venos dum la kunveno.

edited by Petro1, March 21, 2014

Demandu lin, ĉu li venos al la kunveno.

edited by Petro1, March 21, 2014

linked by PaulP, September 22, 2015