
kiam vi unue konis min > kiam vi ekkonis vin / kiam vi konatiĝis kun mi / kiam vi unuafoje renkontis min

Laŭ mia sento, la distingo gravas ĉi tie, inter la unuaj tagoj de interkoniĝo, kaj pli longa, komenca periodo. Por mi, "ekkonis", konatiĝis", kaj renkontis" tro trafas la komencon de la rilato, kaj ne sufiĉe la senton de la frua interrilata periodo.
Alexander, ĉu vi povas diri pli pri viaj kialoj malkonsili la formon, kiun mi uzis?

Saluton, Koninda,
kaj dankon pro via klarigo!
Mi supozis, ke temas pri ekkono/konatiĝo, ĉar en la portugala lingvo kaj en trsdukoj el ĝi mi jam ofte renkontis egaligon de koni kaj ekkoni.
Ni rigardu unue — la vorton "unue" ☺
La vortara difino estas:
unue.
En la unua loko (en elnombrado): unue mi redonas al vi la monon, due […]; kiu venis unue, muelas pli frue.
Tial "unue" ĉi tie ne tre bone taŭgas.
Sed la plej grava kialo de mia dubo pri tiu frazo estas, ke la frazo konfuzis min, kaj mi aŭdacis supozi: ne nur min. Mi tute ne sciis, kiel kompreni aŭ interpreti ĝin. Intertempe vi klarigis al mi la signifon de la frazo; nu, tamen plej ideale estas, se oni povas formi la frazon tiel, ke ĝi en si mem estas komprenebla por homoj en diversaj "anguloj" de la mondo, ĉu ne?
Do laŭ via klarigo mi emas diri: "en la unua tempo de nia konateco"
aŭ pli mallonge: "komence de nia konateco"
Postskribaĵo:
Dum momento mi pensi pri tio: "la unuan tempon, kiam ni konis nin."
Bedaŭrinde oni povas (ankaŭ) tion miskompreni
(en la unua tempo ni konis nin, poste ni ne plu konis nin).

Dankon, Alexander, pro la pli detala klarigo. Mi havas kontrastan senton pri vortara difino de "unue". Laŭ mi, la vortara klarigo subtenas mian uzon. Sed multe pli gravas la fakto ke vi ne komprenis mian frazon. Do, mi devos refoje provi.
Kion vi pensas pri, "... kiam vi komence konis min"?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #241768
added by Koninda, January 10, 2013
linked by Koninda, January 10, 2013
linked by Rovo, January 10, 2013
linked by fekundulo, January 11, 2013