
Ankaŭ via propono estas uzata. Zamenhof ofte uzis la formon, kiun mi uzis ĉi tie.
Vidu http://vortaro.net/#al sub 5, ekzemple: lavi al iu la piedojn, bati al si la bruston.
Vidu ankaŭ sub http://vortaro.net/#lavi la ekzemplon sub 1: lavi al si la vizaĝon, la manojn; kaj samloke: mi lavas al mi la manojn (Z).
La franca frazo esprimas la ideon laŭ tiu formo: "qui m'a ouvert les yeux", laŭvorte: "kiu al mi malfermis la okulojn".
Bonvolu aldoni vian proponon, kara, ĉar gravas montri ambaŭ formojn.

Aĥ! Mi reagis al ne plu ekzistanta komento...
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1932750
added by GrizaLeono, January 23, 2013
linked by GrizaLeono, January 23, 2013
linked by fekundulo, January 23, 2013
linked by Pfirsichbaeumchen, April 27, 2014