
Mi deziras proponi iomete alian, miaopinie pli precizan, vortigon.
Ju pli da komentoj oni skribas pri unu frazo, des pli kreskas la probableco de — eble modifa — cito de Ŝekspiro.
Mi supozas, ke ne temas pri (subjektiva) verŝajneco, sed pri (objektiva) probableco kaj ne pri citaĵo sed pri cito (= prezento de citaĵo).
Minimume mi petas fari du ŝanĝojn "skribata" > "skribataj" kaj "alta" > "granda".

Mi kun plezuro akceptis vian proponon kaj ŝanĝis la frazon konforme al ĝi.

Mi volas kritiki la vorton "modifa". Via originala"modifita" estis ĝusta miaopinie. Alexander ne koleriĝu, kiam li legos ĉi tion :-)
La verbo "modifi" estas transitiva verbo. La radiko "modif" enhavas tiun transitivecon. Do la senco de "modifa" estas: modifanta ion.
Laŭ mia kompreno de la germana frazo temas pri modif-it-a cito: "abgewandleten", ne "abwandlenden" (?)

Mi iomete revortigis mian frazon. Kion vi opinias? ☺

Ĝi nun estas perfekta laŭ mi! :-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2172268
added by Pfirsichbaeumchen, January 28, 2013
edited by Pfirsichbaeumchen, February 1, 2013
edited by Pfirsichbaeumchen, April 29, 2015
edited by Pfirsichbaeumchen, April 29, 2015
edited by Pfirsichbaeumchen, April 29, 2015