
Ĉu tio esprimo ekzistas en EO? (enamiĝi kvazaŭ kaposalto). Kion signifas la esprimo?

Hello, Saluton, שלום Micha!
"eniĝi en amon / enamiĝi en amon (kvazaŭ) per kaposalto / kaposalte"
(ankoraŭ) ne estas vaste uzata esprimo en Esperanto. Tamen mi supozas, ke tiu metaforo povas bone funkcii, ĉar ĝi prezentas anologion inter konataj kompareblaj (bildecaj) esprimoj.
La signifo estas enamiĝi
intense, rapidege, impete, senhezite, senrezerve, per plena pasio
In English the sentence is
"He has fallen head over heels in love with her."
idioms.thefreedictionary.com donas jenan priskribon pri:
"to fall head over heels in love (with someone)"
Fig. to fall deeply in love with someone, especially suddenly. Roger fell head over heels in love with Maggie, and they were married within the month. Very few people actually fall head over heels in love with each other. She fell head over heels in love and thought she was dreaming.
La analogio videbliĝas tiel:
(por komparo mi indikas unue anglalingvajn esprimojn)
He fell into water
He took a header into deep water
He fell in love
He fell head over heels in love
--------------------------------------
Li eniĝis en akvon = enakviĝis
Li kap(o)saltis en akvon
Li eniĝas en amon = enamiĝis
Li kap(o)saltis en amon
Tiu lasta esprimo "kaposaltis en amon" estas konstruita esence laŭ la sama metodo kiel la vorto "enamiĝis". La diferenco estas, ke ĝi precizigas la manieron de la enamiĝo kaj estas pli emocia kaj fantazia. Ĉar tiu esprimo impresas nova kaj nekonata, ŝajnas konsilinde kombini ĝin kun la tre konata "enamiĝi" kaj tiel ekestis "Li enamiĝis kvazaŭ kaposalte." Eble pli avantaĝe estas skribi "Li enamiĝis kvazaŭ per kaposalto."
Pliaj proponoj de vi kaj aliaj estas tre bonvenaj.

Esprimoj havas en la anglan historian pozicion kaj pro tio estas ofte malraciaj por nedenaskaj parolantoj. Fakto estas ke en la Angla oni povas ĉion klare diri senuzo de esprimoj, kaj ankaŭ, ke vulgaraj kaj maledukataj parolantoj ofte troas je la uzo de esprimoj.
En la nederlanda oni diras "van top tot teen", en la hebrea "ĝis la orelloboj", kaj mi kredas ke ekzistas esprimo en ĉiuj lingvo por tiaj gravaj aferoj.
Mia propono, kiam vi enduktas novan esprimon, ke vi aldonu ŝildon aŭ etikedon por montri, ke tiu esprimo estas eksperimenta, priva aŭ propra kontribuo.

Laŭ la propono de fekundulo mi aldonis la etikedon "experimental used" kaj plu serĉos aliajn solvojn.
> "van top tot teen", en la hebrea "ĝis la orelloboj"
en la germana "bis über beide Ohren verliebt" ("enamiĝinta ĝis super ambaŭ oreloj")- interesaj paraleloj. Tamen tio estas io alia. En tiuj esprimoj temas pri tre intensa enamiĝo. Mankas la emfazo pri rapideco kaj riskemo.
Provi tradukon klaran kaj simplan kaj sen metaforo ankaŭ estas bona konsilo — se troveblas trafa vorto. "abrupte " miaopiniie ne estas trafa.
Foje Zamenhof uzis "vi enamiĝis en min", sed PIV rekomendas uzi "al". ("en" rilatas ja al la amo ne al la persono).
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2195292
added by al_ex_an_der, February 6, 2013
linked by al_ex_an_der, February 6, 2013
linked by al_ex_an_der, February 6, 2013
linked by fekundulo, February 7, 2013
edited by al_ex_an_der, February 8, 2013
linked by danepo, February 8, 2013