
Mi ne tuj komprenis "aspirletero". En google estas neniu trafo per tiu vorto. Mi provis "kandidatiĝa letero" kaj trafis Libera Folio.
En Tatoeba ankaŭ trovĝas frazoj kun "kandidatiĝa formularo".

Post via atentigo mi forprenos la vorton "aspirletero" el la frazo. Mi plu kredas, ke ĝi estas taŭga vorto, tamen konsciiĝis, ke
ĝi tre verŝajne fakte estas (ĝis nun) "nur-vortara vorto". Kompare kun "kandidatiĝa letero" mi konsideras "kandidata letero" iom preferinda. Gugla serĉo rezultigas pluroblan trovonombron kaj ĝin uzas ankaŭ Vikipedio. Iom malpli ofte uzata estas "prezentletero". Ĝin proponis jam Vocabolario Italiano-Esperanto evidente laŭ itala modelo. El ĉiuj proponoj tiu relative kompakta kaj sufiĉe trafa vorto al mi plej plaĉas. Interese , ke la italoj vikipedie listigas tri uzatajn terminojn:
lettera di candidatura, lettera di presentazione, lettera di introduzione
Plia esperantlingva esprimo, kiun mi trovis rete (sed nur duoble) estas "kandidata prezento"
Konklude mi intencas uzi kaj proponi
"kandidata letero" plus "kandidata prezento"
(= kompleto de la kutime krom la kandidata letero sendita materialo)
aŭ "prezento" (plej ofte la kunteksto ja estas sufiĉe klariga),
alternative uzeblaj:
"prezentletero" plus "prezento".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by Ankio, February 15, 2013
edited by al_ex_an_der, February 16, 2013
linked by fekundulo, February 16, 2013
edited by al_ex_an_der, February 16, 2013