
Rigardi, lau mi, estas aktiva ago. Kiam en la angla estas skribita "don't look so <adjective>", la ĝusta traduko estu "ne aspektu tiel <a-vorto>". Konsideru ŝanĝi vian elekton.

Dankon pro via komento! Mi repripensos tion.

Unu el la signifoj de "rigardi" estas laŭ PIV "elmontri al iu per siaj okuloj ian senton". PIV citas la zamenhofajn ekzemplojn "rigardis serene" kaj "rigardi malafable".
Mi trovis, ke unu eblo analizi "rigardi konfuzite" rezultigas "rigardi en maniero de konfuzito", "rigardi kiel persono, kiun io/iu konfuzis.
Ekzemploj de la uzo de "rigardi" kun adverbaj participoj de la tipo "-ite" troveblas en la literaturo. Via demando instigis min esploreti tiun aferon iom pli intense kaj tio estis instrua kaj interesa por mi. Jen kelkaj ekzemploj troveblaj per Tekstaro de Esperanto ( http://www.tekstaro.com/ ). Inter ili estas ankaŭ tri frazoj enhavantaj "rigardi konfuzite".
"Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite."
La batalo de l’ vivo, tradukinto: L.L. Zamenhof
"Se mia interparolanto neniam aŭdis pri la lingvo internacia, li komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, serĉos en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon: [...]"
El la unua libro de la lingvo Esperanto, teksto en Fundamenta Krestomatio de Esperanto, aŭtoro kaj tradukinto: L.L. Zamenhof,
"La homoj rigardis lin mirigite.
Neniu staris malĝoje apud la mortinto nek rigardis lin afliktite, neniu ploris pri li [...]."
Fabeloj de Andersen, tradukinto: L.L. Zamenhof
"La virino, kiu iris apud li, ekrigardis lin mirigite."
Marta, tradukinto: L.L. Zamenhof
"[...] kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro [...]"
Nova Testamento
"Povas esti, ke iam ŝi rigardis vin kaŝite."
"Sara rigardis lin ofendite [...]"
La faraono, tradukinto: Kabe
"Nero flamis de honto, kvazaŭ kaptita ĉe malglora faro, rigardis timigite kaj respondis same mallaŭte: [...] "
"[...] la boskoj staris senmove, kvazaŭ ili aŭskultus kaj rigardus sorĉite tion, kio okazis sur la akvo."
Quo vadis, tradukinto: Lydia Zamenhof
"Ejnar ekridis kaj rigardis ŝin amuzite kaj onklece indulge."
Vivo vokas, aŭtoro: Stellan Engholm
"La patrino rigardis lin mirigite."
"Li rigardis ŝin terurite, [...]."
"Li rigardis ŝin konfuzite, demande, preskaŭ kun ioma kolereto."
"Li rigardis ŝin konsternite kaj tuŝite."
Al torento, aŭtoro: Stellan Engholm
"Kristoforo ekrigardis ŝin konfuzite kaj pripense, kvazaŭ li ekmemorus ion neprizorgitan."
Homoj sur la tero, aŭtoro: Stellan Engholm
"Ŝi rigardis lin konfuzite."
"Li rigardis ilin interesite [...]"
"La patro rigardis ŝin konsternite."
"Li rigardis ilin konsternite, kvazaŭ suspekte."
"Vi estas kurioza, diris Brita kaj rigardis Aldan interesite."
Infanoj en torento, aŭtoro: Stellan Engholm
"Ŝi rerigardas mirigite."
"Mi salutas [...] partoprenantojn kaj rigardas ravite la vizaĝon de blondhara knabino."
Fajron sentas mi interne, aŭtoro: Ulrich Matthias
"Tiuj rigardis lin mirigite."
"Ŝi rigardis min mirigite [...]"
"Jes, ŝi rigardis min mirigite, [...]."
La majstro kaj Margarita, fragmentoj, tradukinto: Sergio Pokrovskij
La ĉeesto de la dua adverbo "tiel" ne ŝanĝas la aferon, ĉar adverbo povas priskribi ne nur verbon, adjektivon kaj frazon, sed ankaŭ alian adverbon.
Ekzemploj kun tiel:
"Sara ellasis lin el la brakoj kaj rigardis tiel plende, ke la kronprinco moliĝis [...]"
La faraono, tradukinto Kabe
"[...] li rigardis tiel obstine [...]"
Quo vadis, tradukinto: Lydia Zamenhof
Ekster Tekstaro
"[...] la infanoj rigardis min tiel malice [...]"
La taglibro de frenezulo, tradukinto: Elpin
"Li longe rigardis min tiel afable kiel kutime [...]"
La fratoj Leonkoro, tradukinto: Kerstin Rohdin
"Kaj li rigardis tiel dolorplene, ke ankaŭ larmoj ekbrilis liaokule."
Teksto El Espero Katolika, Tradukinto: Ferenc Sinko
"[...] rulis la okulojn kaj rigardis tiel furioze, ke ĝi memorigis malsatan tigron en kaĝo [...]"
La brava soldato Svejk, Tradukinto: Vladimír Váña

Dankon pri via lerta klarigo. Mi klopodos denove vin konvinki pri mia origina propono.
Lau PIV, kiel vi jam rimarkis, unu de la signifoj estas "elmontri ... per siaj okuloj...." ktp. Tamen, tio signifo nur fortigas mian argumenton. En la angla, 'look' povas esti aktiva (rigardi) au pasiva (aspekti). Eĉ uzante la PIVan signofon supre, la angla frazo pli bone tradukiĝas "aspektis", ĉar kaj laŭ PIV (elmontri per siaj okuloj) kaj la Zamenhofaj ekzemploj priskribas aktivan agon.
Mi restas la decidon en via tre lerta kaj estimata konsidero.

Kara danepo, certe vi scias, ke estas sufiĉe riska entrepreno demandi la guglan tradukilon pri leksikaj detaloj. Ĝi certe ne estas vortaro. Laŭ mia ĝisnuna sperto ĝi povas estas utila tradukohelpilo precipe por tiuj, kiuj sufiĉe bone scias ambaŭ lingvojn kaj tial juĝi la kvaliton de la rezultoj. Do paradokse por tiuj, kiuj fakte ne bezonas ĝin — sed tamen uzas ĝin, ĉar ili esperas ŝpari iom da teda tajpado kaj eble ŝatetas la kvazaŭ ludan karakteron de la ilo. Mallongajn frazojn guglo tradukas tre ofte sufiĉe bone, ne malofte bonege, kelkfoje fuŝege. Ĉar la evoluigo de la programaro senhalte kontinuas, ni eble jam baldaŭ vidos plian konsiderindan pliboniĝon de la rezultoj ...
Ho, mi iom ekbabilis. ☺ Nu, kompreneble interesas min ankaŭ via opinio pri la temo.
Pri viaj trovaĵoj:
Schauen Sie nicht so
Guck nicht so
Schau nicht so
ĉiuj tri tradukeblas per "ne rigardu tiel"
Mach nicht so — Mi ne komprenas, kion tio signifu,
sed ekzistas: Tu nicht so
Ekzemple:
"Tu nicht so beleidigt!" Ne ŝajnigu vin ofendita!/ Ne ŝajnigu ofenditecon!
Mach nicht so ein (...) Gesicht. = Ne faru tiel [adjektivo]n mienon. / Ne tiel [adverbo] mienu!
La saman signifon (kun iomete pli akuza tono) havas: Zieh nicht so ein (...) Gesicht.
Mieni kaj rigardi havas en tiu frazo ne la precize saman signifon. Estas ja (nocia) diferenco, ĉu mi esprimas ion per la okuloj aŭ per la tuta vizaĝo. Sed pro simplaj biologiaj kaŭzoj la reala diferenco ne estas granda. La traduko per "mieni" ŝajnas al mi tre taŭga, ĉar "mieni" ne havas tiom da diversaj signifoj kiel "rigardi", kaj danke al via konsilo mi uzis ĝin en paralela traduko.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2270482
added by al_ex_an_der, March 6, 2013
linked by al_ex_an_der, March 6, 2013
linked by fekundulo, March 6, 2013
linked by fekundulo, March 6, 2013
linked by fekundulo, March 6, 2013