
naive != paranoid

paranojo estas malsano psika, do malparanojo estas stato de psika sano. naiveco tute ne temas pri psika stato tiel au alia.

Mi petas pardonon kaj deziras al vi fortikan psikan sanon ankaŭ estonte.
Mi ne scias, kial mi tiel eraris, sed emas naive diri: Supozeble kulpas ne mi, sed sinjorino Nokta Laco (Ŝi ĉiam denove vizitas min; certe ŝi estas paranoja!).

1. Ĝenerale vi estas ellasebla. Nu tamen ĝi estas bela rimedeto por kreskigi la nombron de la frazoj en Esperanto. ☺
2. Por lingvaj detalemuloj:
Ne ekzistas regulo pri tio, tamen estas, la uzo de "vi" kelkfoje estas bonvena por doni al la frazo pli emfazan aŭ ĝentilan tonon. Sed ĉu kaj kiam uzi "vi" en imperativaj frazoj, tio laŭ mia scio kaj opinio dependas sole de la persona sento kaj gusto. Se vi decidas neniam uzi ĝin, ĉio estas en ordo.

Kompreneble ne vi, kara soweli_Elepanto, estas ellasebla, sed la vorto "vi". ;-)

Dankon por via klarigo!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2270308
added by al_ex_an_der, March 9, 2013
linked by al_ex_an_der, March 9, 2013
linked by fekundulo, March 9, 2013
linked by fekundulo, March 9, 2013
edited by al_ex_an_der, March 9, 2013
linked by PaulP, December 6, 2014