
Daŭris kelkajn semajnojn

Mi malsamopinias pri la neceso de -n ĉi-kaze, sed mi aldonis -a ĉe daŭris.
Daŭris kelkajn semajnojn signifus "Daŭris dum kelkaj semajnoj" kiu estas sensencaĵo. (krom se *io* vere daŭris dum kelkaj semajnoj, sed ĉi tie nenio pasis kelkajn semajnojn, krom la semajnoj mem, kiuj estas ĉi tie subjekto, ne tempo-esprimo. Komparu kun "Kelkaj semajnoj daŭris".
Komparu ankaŭ kun "pasis kelkaj samajnoj".
Sed ja: "Li laboris tie kelkajn semanojn".

Estimata papiliĉasisto, via ĵus farita propono "Pasis kelkaj semajnoj" estas la plej bona solvo. Tio evidentiĝas, se oni komparas la difinojn de "pasi" kaj "daŭri" en PIV.
Jen ekzemplo el la literaturo tre simila al via frazo. "Pasis pluraj jaroj, ĝis mi iun tagon revenis al Parizo." legeblas en traduko de Ferenc Szilágyi, kiu aperis en la nica literatura revuo.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #681151
added by papilichasisto, March 13, 2013
linked by papilichasisto, March 13, 2013
edited by papilichasisto, June 20, 2014
edited by al_ex_an_der, July 10, 2014
linked by al_ex_an_der, July 10, 2014