
Mi miras kaj demandas: Kio estas animita filmo? Aŭ (laŭ la klarigo de PIV) kio estas vivigita filmo aŭ vigligita filmo?

Ĉu oni povus diri "bildfilmo"?

> "bildfilmo"
Ĉu ne ĉiu filmo konsistas el bildoj?
Mi ofte legis "desegnita filmo".

La Krause-vortaro proponas "kartuno" (laŭ la angla cartoon)

Kartuno troviĝas ankaŭ en reta vortaro.

Krause:
Kartuno = Cartoon [kartuno cetere ne enestas en PIV]
Zeichentrickfilm = desegnita (truk)filmo*
*Intertempe mi eltrovis, ke "desegnofilmo" estas eĉ pli ofte uzata.
Ankaŭ en pluraj retaj vortaroj mi trovis, ke "dessin animé" estas tradukata per desegnita filmo aŭ desegnofilmo.
Kaj same "dessin animé" mi komprenas kvazaŭ "filmigita desegnaĵo", ĉar filmo = animitaj fotoj = vivigitaj fotoj = rapide ŝanĝitaj fotoj. El rapida sekvo de senmovaj (mortaj :( ) bildoj rezultas "vivanta" filmo. Tio estas la historio de la vortoj, mi supozas.

La paĝaro www.bonalingvo.org estas rekonstruata nun, mi do ne havis aliron al ĝi. Mi memoras, ke la listanoj diskutis la aferon, sed la rezultato estis nehavebla.
"Animaci" estas neoficiala radiko, kiun mi do nepre evitas.
Dankon al ĉiuj pro la helpemo.
Mi anstataŭis la esprimon per tiu, kiu laŭvorte respondas al la nederlanda "desegnofilmo".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1233933
added by GrizaLeono, March 27, 2013
edited by GrizaLeono, March 27, 2013