
eksterkutime?
Laŭ Krause: Adj außergewöhnlich- eksterordinara, eksternorma
2.Adv eksterordinare; äußerst treege, ekstreme

Eĉ nia tre diligenta d-ro Krause ne povas listigi ĉion.
PIV uzas la vorton por difini la trian signifon de la vorto "eksciti" per la priskribo "fari eksterkutime forta ian movon de la animo".

"eksterkutime" ne estas logika en ĉi tiu kunteksto.
La demando stariĝas "laŭ kies kutimo". En la supera frazo "senpasia homo" estas komparo kun aliaj homoj ĝenerale.
Komparu kun la frazo:
"La bruemaj knaboj estas hodiaŭ eksterkutime silentaj." Ĉi tie temas pri komparado de nuna ago kun antaŭa ago de la sama persono.
Mi komprenas la duan frazon; mi ne komprenas la unuan☺

Mi komprenis ĝuste tiel: nekutima kompare kun tio, kio estas kutima inter homoj ĝenerale. Se laŭ vi tio estas nelogika, mi unue provos "digesti" mian surprizon kaj poste analizi, ĉu la proponita logiko estas nepra.

Ĝis nun PIV faris bonajn servojn al mi kaj mi do unue ĝin konsultis.
"eksterordinara" egalas laŭ PIV al "tute diferenca de ia kutima uzado, ordo" kaj "kutima" siavice egalas al "ordinara"
"eksterordinare" egalas al "en eksterordinara maniero", "ĝis eksterordinara grado"
Ĝis nun nenio, kion mi trovis en PIV kontraŭas al mia supozo, ke eksterkutima/e kaj eksterordinara/e estas uzeblaj sinonime.
Tamen mi ĉi tie ne haltos, sed ekzamenos tion plu.

Lasu la frazon. Mi aldonis alternativon kaj mi tradukis ambaŭ en la anglan.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by al_ex_an_der, April 2, 2013
linked by al_ex_an_der, April 2, 2013
linked by al_ex_an_der, April 2, 2013
linked by fekundulo, April 2, 2013
linked by Dejo, April 2, 2013
linked by PaulP, October 23, 2019
linked by PaulP, October 23, 2019
linked by PaulP, October 23, 2019