
Kutime "po" estas konsiderata kiel prepozicio, kaj ĝi ne postulas akuzativon. Eble vi povas skribi "glutis pilolojn po du".
Vi povas ankaŭ peti la opinion de aliaj personoj.

Verdire mi ne scias, kiu esprimmaniero rekomendindas. La frazo havas OK-etikedon de Alexander, kaj ekzistas ekzemploj, en kiuj la vorton „po“ sekvas la akuzativo. Sed vi pravas, ke en la plimulto de la ekzemploj ĝin sekvas la nominativo. Ĉu oni do diru „Mi dufoje glutis po du piloloj“ (laŭ la zamenhofa ekzemplo „Al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj“)?

Verŝajne tiu "po" jam delonge kaŭzas problemojn. Cherpillod verkis broŝureton pri ĝi "Po, la diabla vorto".
La problemo ne ekzistus, se oni konsiderus "po" adverbo, kaj ne prepozicio (Komparu kun la uzo de "proksimume").
Zamenhof ankaŭ fojfoje uzis akuzativon post po!
Jen kion diras PIV konklude:
Konsekvence, kiam la ĉeestanta subst. estas akuzativigita, ĝi evidente ne dependas de po, sed de la verbo: al ĉiu li donis po kvin (sk. dolaroj) dolarojn(Zamenhof), aŭ, pli klare: al ĉiuj li donis dolarojn po kvin; same: al ĉiuj li donis dolarojn po unu; tiuj studentinoj havas amantojn po pluraj.
Mia komento estis pli debatiga ol kritika. Mi ne taksis vian frazon erara.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2352226
added by Pfirsichbaeumchen, April 2, 2013
linked by fekundulo, April 2, 2013
linked by nimfeo, April 3, 2013