
Ĉu tiu frazo vere estas la traduko de la franca "je ne les épargne pas"? Tiun frazon mi komprenas kiel "Mi ne ŝparas ilin".

Jen la dua difino de "damaĝi" en PIV:
2 Timi malutili al iu, timi ofendi aŭ dolorigi iun, indulgi: pro spritaĵo li eĉ patron ne domaĝusZ; vi domaĝas la hederon, kiu dum unu nokto elkreskis k dum unu nokto pereis, k ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon?X; ankaŭ min oni ne devas piedpremi, ankaŭ min oni devas domaĝi!B. ☞ kompati, ŝpari.
Se oni konsideras, same kiel mi faras, ke "ilin" anstataŭas personojn, sed ne objektojn, laŭ mi "domaĝi" (ne damaĝi!) pli taŭgas ol ŝpari, ĉar PIV ne indikas, ke oni povas ŝpari personon.

"Domaĝi" estas por mi malfacile komprenebla vorto. Verŝajne mi konfuzas ĝin kun "damaĝi".
Mi do komprenu la frazon "Mi ne domaĝas ilin" kiel: "mi ne timas malutili/ofendi/dolorigi ilin". Mi do ne kompatas ilin...
Ha! Bone. Nun mi iomete komprenas. Dankon!

Ankaŭ mi havas malfacilaĵojn kun tiu domaĝi.
Se mi bone komprenis PIV, mi povas ŝpari monon kaj tempon, sed mi devas domaĝi amikon, kaj ne liveri al li frazojn torditajn, kiuj cerbumigas lin diurne!

Laŭ mia kompreno la franca frazo povus esti respondo al demando "Ĉu vi ŝparas monerojn de unu cendo?"
En la nederlanda oni povas krom mono kaj tempo ankaŭ "sparen" (ŝpari) al si la penon... senĉese cerbumi. :)

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #5412831