
Saluton!
Mi sentas, ke "kiom" pli taŭgas ol "kiel" en tiu ĉi frazo.
Kion vi opinias?

Sincerdire, dum mi skribis la frazon, mi dubis.
Ĉu temas pri "kvanto de malgrandeco" aŭ pli "maniero de malgrandeco"?
En la franca frazo oni diras "kiom". La angla frazo uzas "kiel".
Kion opinias aliaj Esperantistoj?

Rusoj diras "kiom". Cetere, ili nemalofte uzas ankaŭ "kiel", subkomprenante "kiom".

"Kiom" kaj "kiel" ofte najbaras. Kiam mi devas elekti, mi demandas min, kion mi emfazu, ĉu la kvanton, ĉu la kvaliton?

En la nederlanda mi uzus "kiel". Se mi povas anstataŭigi la korelativon per "tre", mi uzas "kiel", se mi povas anstataŭigi ĝin per "multe", mi uzas "kiom".
Ĉi-kaze mi povus diri "ili tre malgrandas", mi do uzis "kiel". Al mi ŝajnas iom strange "ili multe malgrandas", mi do ne uzus "kiom". Ĉu vi povas konsenti?

Tiun metodon mi neniam spertis. Ĝis nun mi neniam elpensis tiun komparon tre/kiel kaj multe/kiom. Mi pripensos tion, ĉar ĝi povus esti utila rimedo. Mi dankas pro la "recepto".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2212504
added by GrizaLeono, April 12, 2013