menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #2377899

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

fekundulo fekundulo April 13, 2013 April 13, 2013 at 2:59:14 PM UTC flag Report link Permalink

Eble, kion li restraŭris, estas pli bona traduko.

GrizaLeono GrizaLeono April 14, 2013 April 14, 2013 at 12:04:55 PM UTC flag Report link Permalink

Mi supozas, ke vi celis skribi "restaŭris". Laŭ PIV: 1 ☆ Provi remeti en la originan staton per rekonstruo, riparo, repentrado ktp: restaŭri la fasadon de brulinta palaco; restaŭri statuon, pentraĵon.
La senco de la franca "récupérer" estas: repreni, reakiri, reutiligi, rekolekti, reekhavi...
Ekzemple: post katastrofo (brulego, disfalo...) la posedanto de domo provas repreni tion, kion li ŝatas (ekzemple malnovajn fotojn aŭ pentraĵojn) aŭ opinias ankoraŭ utila, ĉi tie temas pri la enhavo de la salono kaj de la kuirejo.
Mi opinias "restaŭri" ne la ĝusta traduko de la franca frazo.

fekundulo fekundulo April 14, 2013 April 14, 2013 at 10:04:41 PM UTC flag Report link Permalink

repreni
1 preni al si ion, kion oni antaŭe donis: donacon reprenu k mian vivon ne venenu!Z; vian babilon vi jam ne povos repreniX; mi reprenis mian projektonZ.
2 Denove preni: post longa intertempo mi reprenas la plumonB.


Mia kono de la franca lingvo estas pli ol terura. Mi pensis ke temis pri restaurado, post damaĝo de la salono kaj la kuirejo.
Recuperate angle = herstellen (NL) = restauri (EO).

Korektu min se mi eraris pri tio. Ankau la Itala frazo sugestas ke temas pri restaurado.

GrizaLeono GrizaLeono April 14, 2013 April 14, 2013 at 11:13:53 PM UTC flag Report link Permalink

Temas pri tiel nomataj "falsaj amikoj": simile skribataj vortoj povas havi tute alian sencon en aliaj lingvoj.
Laŭ la votaro angla-Esperanto, kiun mi uzas, la angla "recuperate" signifas "resaniĝi" (NL: herstellen), refortiĝi.
Sed la nederlanda vorto "herstellen" havas (almenaŭ) du tute malsamajn sencojn: resaniĝi kaj ripari (aŭ restaŭri, sed tiu Esperanta vorto estas neoficiala. Vi prefere forgesu ĝin :)

Mi memoras, ke iam (antaŭ 60 jaroj) nia instruisto avertis nin, kiam ni rajtis uzi vortaron por redakti francan tekston. Li donis kiel ekzemplon: Iu iam tradukis "Mijn arm is lam" (mia brako lamas) kiel "Mon pauvre est agneau" (mia malriĉulo estas ŝafido).
En Esperanto ni nepre evitu radikojn kun pluraj tute malsamaj signifoj kaj ni forigu el niaj vortaroj la enŝteliĝintajn falsajn sencojn. Ni almenaŭ evitu mem uzi ilin kun malĝusta senco, ĉu ne?

fekundulo fekundulo April 15, 2013 April 15, 2013 at 9:03:05 AM UTC flag Report link Permalink

Dankon.
Kiam damaĝo okazas, oni provu ripari, aŭ sanigi la damaĝon, do resanigi kaj ripari ne tiom malsimilas.
Sed mia demando estas, kion vi volis diri kiam vi uzis la verbon 'repreni'? Ĉar ne temas pri aferoj kiuj estas prenitaj de la salono kaj de la kuirejo, kaj oni ĝin reprenas, ĉu? Temas pri damaĝo kio estas riparenda. Mi nenie trovas la signifon 'ripari' en la verbo 'repreni'. Por esti certa, mi jam aldonis alian tradukon.

nimfeo nimfeo April 15, 2013 April 15, 2013 at 9:26:22 AM UTC flag Report link Permalink

Aldone al viaj interesaj komentoj, mi devas konfesi, ke kiel denaska francparolanto, mi ne komprenas entute la sencon de la franca frazo, do mi ne povos iel helpi al vi koncerne ĝian tradukon.
Jen la diversaj sencoj de "récupérer" en la franca (Vortaro Larousse):
- Transitive:
*reposedi aferon,post esti perdinta ĝin
*kolekti por reuzo aŭ recikligo
*(iel pejorative)alproprigi al si la ideojn de aliaj (movadaj)
*provizi labortempon al iu, por kompensi tiun tempon, kiun li antaŭe ni uzis
- Netransitive:
*repreni fortojn post pena agado

GrizaLeono GrizaLeono April 15, 2013 April 15, 2013 at 7:27:35 PM UTC flag Report link Permalink

Dankon al Nimfeo pro la klarigo de la franca "récupérer".

Al Fekundulo:
Eble "savi antaŭ la minaco/risko forĵetiĝi/perdiĝi" estas por vi komprenebla klarigo de la franca verbo "récupérer". (Ĉu Nimfeo kiel denaska franco povas konsenti pri tiu klarigo?)
Ekzemple: iu "enordigas" ĉambron, kaj metas ĉiun "rubon" en sakon por forĵeti ĝin. Mi ekzamenas la sakon kaj reprenas tion, kio al mi ŝajnas ankoraŭ utila.

nimfeo nimfeo April 15, 2013 April 15, 2013 at 7:54:22 PM UTC flag Report link Permalink

Nu, jes, ĝi devas signifi ion tian, sed mi ripetas, ke la frazo ne estas tute klara por mi.
Ĝi povus ankaŭ signifi, kion li sukcesis ripari en la diritaj ĉambroj, dum renovigo de la domo.
Sen la intenco kolerigi vin, kara Leono supozeble jam grizeta, en la Krause E°-germana, ekzistas la verbo "rekuperi":
- Tech, wieder aufarbeiten (ripari, renovigi)
- Ökologie, wieder verwenden (reuzi, reutiligi)

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #861616Qu'a-t-il récupéré dans son salon et dans sa cuisine ?.

Kion li reprenis en siaj salono kaj kuirejo?

added by GrizaLeono, April 13, 2013