
holmoj??? Mi preferas montetojn :-)
Sincerdire, mi neniam antaŭe vidis tiun vorton. Laŭ "Konciza etimologia vortaro" de A.Cherpillod tiu vorto devenas de la antikva sveda "holm". Mi firme kredas, ke ĉina komencanto ne konas tiun radikon, kaj ke tiu radiko nur malfaciligus al li la lingvolernadon. Tio ja ne estis la celo de Zamenhof, ĉu?

Ankaŭ mi, por diri la veron, ne multe amas tiajn ĉi neologismojn, kiujn la tradukinto trovis en la vortaro kaj en la sama loko devas ilin serĉi la leganto… Tamen, tio ĉi ŝajnas esti iome poemeca frazo, do mi eble la "holmojn" tolerus.
Tie ĉi je Tatoeba "monteto" klare superas "holmon" (198 uzoj kontraŭ 8, faritaj ĉiuj krom unu de al_ex_an_der), same do kiel en la kutima parolo, tamen la vorto "holmo", eĉ se malofta (aŭ rara :-)), ja ekzistas en Esperanto, do oni lasu onin uzi ĝin, ĉu ne?
Estas ja bedaŭrinda afero, ke oni elpensadas neologismojn por ekzistantaj vortoj, sed troa purismo ankaŭe ne estus plej bona…
(Jen la serĉoj: https://tatoeba.org/eng/sentenc...om=epo&to=und;
https://tatoeba.org/eng/sentenc...om=epo&to=und)

Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto honoras tiun vorton per mencio, kiu vere konvenas prefere al poemecaj frazoj. Pri tio mi konsentas.
>>>Laŭ [...] A.Cherpillod tiu vorto devenas de la antikva sveda "holm".
Ankaŭ la anglosaksa lingvo havis "holm".
En la germana troveblas "Golm" kaj "Kulm" (kutime ili estas geografiaj nomoj aŭ parto de ili), kiuj havas slavan devenon". La pola havas "chełm", la rusa "холм", la bulgara "хълм".
Kaj ankaŭ la angla vorto "hill" estas parenco de "holmo".
Pli facile rekoneblas simileco kun la latina "collis", franca "colline", italaj "collina", "colle", hispana, portugala kaj malagasa "colina", rumanaj "colină", "colnic" kaj helenaj "κολώνη" (kolṓnē), "κολωνóς" (kolōnós), litova "kalnas", latva "kalns".
Lingvistoj asertas, ke la komuna radiko estas la hindeŭropaj vortoj "kel" kaj "kol" (altigi, levi). KEL estas rekonebla en la latina vorto "excello" (klasika prononco: eks-KEL-lo). De tie venas "ekscelenco" (Esperanto).

Kara Lipao,
antaŭ kelkaj tagoj mi notis kelkajn anglajn vortojn, kiuj en Esperanto enhavas la radikon "tim". Mi notis la anglajn "radikojn". Se mi bone memoras, mi tuj trovis 8 malsamajn anglajn radikojn.
Poste mi scivolis, kiom da samsignifaj radikoj estas en la nederlanda por tiu koncepto. Mi trovis sep malsamajn nederlandajn radikojn, kiuj enhavas la saman koncepton. Ili verŝajne originis en la "dialektoj", el kiuj oni konstruis la oficialan "nederlandan". Plurajn el tiuj radikoj ni neniam uzis en mia gepatra "flandra" lingvo, kiun iuj nun konsideras "dialekto" de la nederlanda. Nu, miaopinie tio estas politika afero.
Mi ĉiam pli klare konsciiĝas pri la danĝero de nenecesaj neologismoj por nia lingvo. Anstataŭ pliriĉigi la lingvon ili nur plimalfaciligas ĝin.
Zamenhof mem konsciiĝis pri tiu danĝero ne kiel "komencanto", sed spertinte la danĝeron, kiam parolantoj de diversaj naciaj lingvoj emis antaŭenigi radikojn el siaj propraj lingvoj.
"Holmo" troviĝas en PIV, ĉar PIV estas "priskriba" vortaro. Ĝi priskribas vortojn uzitajn en la lingvo kaj klarigas ilin uzante pli kutimajn vortojn.
PIV markas en ĉiuj kapovortoj la oficialecon de la radiko per steleto antaŭ la radiko por indiki fundamentecon, kaj per numero post la radiko por indiki la numeron de la Oficiala Aldono. Bedaŭrinde la plimulto de la uzantoj (ankaŭ mi!) ne emas legi la enkondukon de vortaroj. Komencantoj volas tuj ekscii la signifon de serĉata vorto kaj kutime ne tre atentas la oficialecon. Ankaŭ mi kiel komencanto ne atentis steletojn kaj ciferojn apud la radikoj.
Mi ĉiam evitas la uzon de _nenecesa_ neologismo. Mi kunlaboras en la listo SSV (Simplaj samsignifaj vortoj). Pro teĥnikaj malfacilaĵoj tiu listo nun (provizore) troviĝas en http://ttt.uea.org/vikio/index.php/Ssv:_A
(la lasta litero en la adreso estas - grandlitere - la komenca litero de la nenecesa neologismo)
Ne ĉiam facilas internacie interkonsenti pri "fortraduko".
Kiam ni ne sukcesas trovi kontentigan oficialan vorton, ni post interkonsento metas la radikon en liston "Radikoj oficialigindaj" (nun ne alirebla pro la samaj teĥnikaj malfacilaĵoj).
En la paĝo http://ttt.uea.org/vikio/index.php/Ssv:_H
vi trovos: holm·o → mont·et·o
La sago signifas, ke la vorto "homoj" estas malrekomendata.
Ĉu temas pri "troa purismo"?
Mi ne volas prijuĝi tion, mi nur konstatas, ke ju pli da senrilataj radikoj ekzistas en lingvo por la sama koncepto, des pli malfacile ĝi lerneblas, kaj mi volas laŭ miaj ebloj helpi, por ke Esperanto restu la tutmonde plej facile lernebla kaj komprenebla lingvo.
Mi lernis la anglan antaŭ pli ol sesdek jaroj, mi devis uzi ĝin en la firmao, kie mi laboris dum mia profesia vivo, ĉar tiu firmao volis iĝi internacia, kaj "do" deklaris la anglan kiel sian oficialan lingvon. Mi ja kapablas esprimi simplajn ideojn per la simplaj vortoj, kiujn mi lernis lerneje. Sed mi ankoraŭ ne kapablas sen vortaro legi anglan tekston verkitan de iu, kiu intence aŭ neintence uzas malkutimajn vortojn. Tia ne iĝu nia kara Esperanto!

Kara Alexander,
vi eĉ ne menciis la nederlandan "heuvel".
Ĉu mi proponu "hevl-o" aŭ "hevel-o" por "monteto"? :-)
Nu, serĉinte la vorton "holmo" mi nun scias, ke Stokholmo estas monteto...

Vi pravas, GrizaLeono, kaj estis de mi stultaĵo nomi motivitan malŝaton al superfluaj neologismoj "troa purismo"; se tio tuŝis vin, mi plene petas vian pardonon.
Mia komento tute ne estis favorado de neologismoj. Nur favorado de "naturalisma" aliro. Tatoeba provadas kapti la uzon de la lingvo kolektante ekzemplajn frazojn. Kaj rigardante la aferon "monteto/holmo", mi opinias, ke Tatoeba tion faras bone. Oni — feliĉe! — trovas ĉi tie multe pli multe da "montetoj", same kiel en la ĝenerale parolata Esperanto; sed de tempo al tempo ja ektroviĝas iu, kiu ial sentas la bezonon esprimi sin per "holmo"; kaj laŭ mi, ni ne devus simple prisilentadi la ekziston de la vorto, eĉ se ni ĝin ne ŝatas.
Ankaŭ mi pli ĝojus, se Alexander preferus simplecon, sed aliflanke… nu, estas ĉies decido.
Kaj pri tiu Stokholmo… tio estas bonega rimarko! :-)

Kara Lipao, via esprimo "troa purismo" tute ne ĝenis min, ne zorgu! Ĝi estas prava demando.
Bonvolu rimarki, ke nia kara Aleksandro sendis tiun frazon antaŭ pli ol du jaroj. Se mi bone memoras, Alexander intertempe jam plurfoje esprimis konsenton pri la neceso eviti nenecesajn neologismojn.
Cetere, mi ĵus konstatis pro rimarkigo de samideano, ke mi mem uzis la neologismon "eksperto" anstataŭ "fakulo".
Kiel komencanto mi bedaŭrinde malsufiĉe atentis la oficialecon de vortoj. Poste mallerni neoficialajn vortojn postulas pli da peno ol komence ne lerni ilin. :-(
Kompreneble, mi tuj "korektis" tiun eraron mian.
Amike salutas Leo
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2405608
added by al_ex_an_der, April 26, 2013
linked by al_ex_an_der, April 26, 2013
linked by al_ex_an_der, April 26, 2013
unlinked by al_ex_an_der, April 26, 2013
linked by al_ex_an_der, April 26, 2013
linked by Aleksandro40, September 16, 2014
linked by nimfeo, October 16, 2016