
Ĉu "plu" aŭ "pli"? Aŭ ĉu eblas ambaŭ?

Laŭ la senco -- devas esti "plu".
"mi ne daŭras peti" sed ne "mi ne pli petas".

Sed la frazo sen la kunteksto povas signifi ankaŭ "petas pli".

Do mi devas ŝanĝi la germanan tradukon.

Laŭ la teksto de la kanto mi komprenis: Tio, kion mi antaŭe menciis, feliĉigas min, sufiĉas al mi kaj mi ne bezonas, ne petas pli multe. Nu verŝajne mi misinterpretis la frazon. Tamen restas la demandeto, KION mi (antaŭe petis kaj nun) ne petos plu?

Ŝi ne petas plu, ke la amato restu kun ŝi. Tiaj petoj plu ne efikas.
Jen tia estas la temo de la kanto: Li foriras, kaj ŝi ne povas plu teni lin apude.
La Refreno:
"Kaj mi ne petas plu.
Mi ne bezonas multon,
intensajn stelojn de l' ĉiel
kaj centojn da vortoj. Ne necesas, ne mensogu.
Kaj mi ne petas plu,
ke plu ĉe la sojlo
sonu viaj lacaj paŝoj."

Dankon, pro la klarigo! Kaj kiel oni traduku "Mi ne petas pli (multe)" al la rusa?

pardonu, mi preterskribis la vortojn "в ночи":
... Kaj mi ne petas plu,
ke plu ĉe la sojlo
sonu en la nokto viaj lacaj paŝoj."

> Kaj kiel oni traduku "Mi ne petas pli (multe)" al la rusa?
"Я не прошу больше" prefeinde или "Я больше не прошу" :) -- sed en ambaŭ frazoj la akcento devas fali al la vorto "БОЛЬШЕ".
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2465218
added by Maksimo, May 30, 2013
linked by Maksimo, May 30, 2013
linked by al_ex_an_der, August 10, 2013
edited by al_ex_an_der, August 10, 2013