
In the context of medicine an justice "practice" should be translated by "(kuracista/advokata) konsultejo"
La supran frazon mi emas traduki per:
"Mi havas konsultejon pri atentemo-meditado."
Cetere jen aŭdebla artikolo pri "Meditado kaj cerba funkcio"
http://esperantomovado.blogspot...funkciado.html

"meditation practice"
Mi petas atenti, ke en Esperanto ne eblas, kio en la angla okazas ofte: du substantivoj, unu apud la alia, sen videbla esprimo de ilia gramatika rilato (ekzemple per prepozicio) (Escepto: la dua estas nomo aŭ titolo/funkcio; nia instruisto, sinjoro doktoro Smith, mortis).
Esperanto estas (eble surprize) tre severa lingvo, kiu postulas klare difini la gramatikajn rilatojn inter la vortoj kaj do iliajn funkciojn. (La angla fidas pli al la intuicio kaj sperto de la lingvouzanto, kiu divenu mem tiujn rilatojn kaj funkciojn.)
Tial en Esperanto ni ne povas kopii la anglan ekzemplon:
mindfullness meditation practice => atentemo meditado konsultejo
NO! It won't work! Tio ne funkcios.
La plej preciza solvo verŝajne estas:
konsultejo pri atentemiga meditado
(do per aliaj vortoj: ejo, kie oni povas konsulti fakulon,
kiu instruas meditadon, kiu kreskigas en ni la emon atenti).
"atentemomeditada konsultejo" aŭ "konsultejo pri meditado por atentemo" estas pliaj ebloj.
La principo estas videblas ni devas krei iajn gramatikajn ligojn inter la vortoj, kiuj precizigas, kion ni volas diri per tiuj vortoj.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2475802
added by Keith, June 3, 2013
linked by Keith, June 3, 2013
linked by Keith, June 3, 2013