
Flagge :)

Mi ŝanĝis la flagon por Alexander.

"Tri kvaronoj" estas difinita kvanto. Ĉu ne "de --> da"?

Por komparo: http://bertilow.com/pmeg/gramat...j_reguloj.html
"Por uzi da necesas du aferoj:
La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la demando “kiom?”.
La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.
Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de [...]"
"Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:
Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro.
Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.
Ili fortranĉis duonon de centimetro."

Dankon pro via bone argumentita klarigo, kara.

Kara Alexander, mi traserĉis tekstaro.com per la serĉesprimo duon\OF d
Vi verŝajne konsentos kun mi pri tio, ke iuj aŭtoroj konfuze uzas la prepozicion post frakcio.
Eĉ Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto konfuzas min.
Per la serĉesprimo trion\OF d mi trovis nur tri "da", kie vi skribus "de"
Simile pri kvarono mi vidis kvar aŭ ses tiajn dubindaĵojn. ...
Se B.W. tiel certas pri PMEG, li miaopinie devus konsenti pri aldono de rimarko post supozata "eraro" en tekstaro.com, ĉu ne?
Nu, mi scias, ke tiom farendas, kaj ke la tempo plurapidas...
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2652765
added by al_ex_an_der, August 4, 2013
linked by al_ex_an_der, August 4, 2013
linked by mraz, July 23, 2015
linked by danepo, July 26, 2015
linked by danepo, July 26, 2015