
Saluton,
mi memdemandas ĉu normalas aŭ ne, sed vi skribis “reakiris” estintece anstataŭ estontece. Ŝajnas strange al mi proksimume “baldaŭ”, ĉu ne?

La vorto "baldaŭ" ne nepre rilatas al estonteco, kiel vi povas vidi en la ekzemploj ĉe http://vortaro.net/#balda%C5%AD
Mi tamen iom ŝanĝis la frazon.

Prave, dankon!
Mi ne ege fakas pri Esperanto, sed mi pensis ke demandi estis bona ideo: se vi pensas ke la malnova frazo tamen tute taŭgas, ne nur ŝanĝu ĝin pro mi ;-)

Ĉio estas en ordo, kara.
Eble pro influo de la gepatra lingvo oni havas iom alian ideon pri iu vorto. Tiam oni serĉu en la vortaro, ĉu ne?
Mi havas la impreson, ke la franca "bientôt" ĉiam montras al la estonteco. Sed la Esperanta "baldaŭ" indikas «post paso de nur iom da tempo» (laŭ PIV), kaj tio povas ankaŭ situi en la estinteco.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2332586
added by GrizaLeono, August 7, 2013
edited by GrizaLeono, October 25, 2013
linked by MartinShadock, October 27, 2013
linked by martinod, October 27, 2013
linked by ludoviko, April 14, 2016