
Mi proponas:
Hindujo -> Barato
"Hindujo" estas vorto, kiu havas malklaran signifon kompare kun "Barato". (vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Hindujo )
Plej multaj barataj esperantistoj preferas la vorton "Barato" por la nuntempa ŝtato, tiel konservante la vorton "Hindujo" por la historia signifo de Brita Hindujo aŭ por la tuta hinda subkontinento, kiu entenas krom Barato ankaŭ Bangladeŝon, Butanon, Nepalon kaj Pakistanon.

Dankon pro via klarigo, sed krom en la tokipona en ĉiuj lingvoj, kies skribon mi regas, mi legas "HIND".
Mi komprenas, ke barataj Esperantistoj preferas la uzon de "Barato", sed kion opinias hindoj?
En PIV mi legas:
hinda. Rilata al hindoj: la hinda civilizacio, arto, filozofio.
Mi supozas, ke la respekto al bovinoj estas civilizacia afero. Mi do ne tre emas ŝanĝi la vorton, sed mi estas ne kompetenta pri tiaj aferoj.
Kion opinias aliaj Esperantistoj pri tiu propono?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2463336
added by GrizaLeono, August 12, 2013
linked by GrizaLeono, August 12, 2013
linked by danepo, August 12, 2013
linked by danepo, August 12, 2013
linked by danepo, August 12, 2013