
Mi ellasus "por".

Ha, ĝuste "por" estas nemalhavebla en tiu frazo. Forigante tiun vorton, mi tute ŝanĝus la sencon.

Sincerdire, tion mi ne komprenas. Ĉu ĉi tie "bezonas" eble signifas "strebas"?

Mi "OK'is" la frazon, ĉar laŭ mi la traduko estas ĝusta, sed sincere, ankaŭ mi malfacile povas kapti la sencon. Mi komprenus "Je weniger ich benötige, desto freier bin ich.", sed kun la kroma subfrazo, ne vere,

Ha! Mi kredas, ke mi nun komprenas la sencon de la frazo.
Ju malpli da aĵoj mi bezonas por esti libera, des pli....
Antaŭe mi kredis, ke "esti libera" estas la rekta objekto de "bezonas". Alivorte: se mi ne sentas la bezonon esti libera, mi fakte estas pli libera. Tiuokaze "por" estus troa vorto.

Por Leo:
"Se mi ne sentas la bezonon esti libera, mi fakte estas pli libera."
MI opinias, ke ankaŭ en via frazo estas multe da saĝo.
Por Paul:
"Je weniger ich benötige, desto freier bin ich."
Jes, tiu frazo estas vere unuavide pli komprenebla kaj konvinka.
Tamen tio ne estas ekzakte tio, kion Werner Mitsch celis.
Laŭ mia kompreno li volis diri:
Je weniger ich benötige, UM MICH FREI ZU FÜHLEN, desto freier bin ich.
Ju malpli mi bezonas POR SENTI MIN LIBERA, des pli libera mi estas.
Ĉu mi ŝanĝu la tradukon laŭ tiu interpreto? Mi ne estas certa pri tio. Tradukantoj ĉiam emas iomete pli-klar-igi la tradukatan ideon, sed devas bremsi tiun emon, se ili ne volas misfari sian taskon. Jen vera dil-emo! ;-)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2696420
added by al_ex_an_der, August 24, 2013
linked by al_ex_an_der, August 24, 2013
linked by martinod, October 1, 2015
linked by Caku, January 29, 2019