menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #2697965

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

al_ex_an_der al_ex_an_der September 19, 2013 September 19, 2013 at 11:26:25 PM UTC flag Report link Permalink

Mi sugestas, ke Tom ... "ŝajnis neĝere leĝere"

Koninda Koninda September 19, 2013 September 19, 2013 at 11:48:00 PM UTC flag Report link Permalink

Sed ĉu legantoj komprenos la signifon de la metaforo? Ĉu ili komprenos ke temas pri metaforo? Mi timas ke ne.

GrizaLeono GrizaLeono September 20, 2013 September 20, 2013 at 12:08:00 AM UTC flag Report link Permalink

leĝ-er-e... ???
Jen vorto, kiun jam mi ne komprenas...

al_ex_an_der al_ex_an_der September 20, 2013 September 20, 2013 at 12:40:59 AM UTC flag Report link Permalink

Mi mistajpis, fakte: "ŝajnis neĝere leĝera"

@Koninda
Ke ne ĉiuj komprenu, ĝuste tio estas la celo.
La senco de la frazo estas, ke unu persono uzis metaforan esprimon. La alia persono demandas, ne komprenante kion la unua precize volis diri pri Tom aŭ tute ne konante la metaforon.
Mia unu ideo estis "senpeza kaj senpena", sed ĝi ŝajnas ja esti tro klara por ebligi tiun demandon.

Eble la plej bona solvo estas kombini ambaŭ, per aldono de respondo al tiu demando.

al_ex_an_der al_ex_an_der September 20, 2013 September 20, 2013 at 12:51:16 AM UTC flag Report link Permalink

Indas aldoni, ke ankaŭ la germana originalo de la supra frazo povas prezenti komprenproblemon.

GrizaLeono GrizaLeono September 20, 2013 September 20, 2013 at 12:03:01 PM UTC flag Report link Permalink

Mia respondo pri "leĝera" fakte estas nova kontribuo
http://tatoeba.org/eng/sentences/show/2750420

:-)

al_ex_an_der al_ex_an_der September 20, 2013 September 20, 2013 at 12:36:09 PM UTC flag Report link Permalink

Mia unua respondo estas respekto antaŭ via kuraĝo ataki la tradukon de io, kion oni emas nomi netradukebla.
Mia unua demando estas, ĉu vi antaŭtraduke legis la klarigan komenton pri la germana frazo. [#2697522]

Koninda Koninda September 20, 2013 September 20, 2013 at 2:23:47 PM UTC flag Report link Permalink

Bone, Al_ex_an_der. Mi konsentas ke la temo de la frazo estas ioma miskompreno. Sed la starigo de metaforo ne estas plene libera en ajna lingvo, kiun mi konas aŭ pristudis. Per iuj vortoj kaj formoj, oni povas krei tute novan metaforon, kaj atingi ian interkomunikadon. Eble aŭskultantoj ne komprenos la metaforon, sed ili komprenos la celon de la frazo, kaj la lokon de la miskompreno. Ili scias pri kio demandi (kiel en la supra demando), por ekkompreni la konfuzigan parton de la frazo.

Krei novan metaforon per aliaj vortoj kaj formoj riskas tute perdigi la aŭskultanton. Anstataŭ demandi "Kion signifas tiu esprimo", ili eble diros, "Mi havas neniun ideon pri kio vi parolas." Estas interese al mi noti kiujn vortojn lingvo komunumo libere uzas por krei metaforojn, kaj kiuj ne aperas.

Ŝajnas al mi ke komunumo ĉefe kreas metaforojn per vortoj, kiuj jam estas kutimaj en aliaj mataforoj. Por novaj metaforoj, ni enlasas plejparte ĉiutagaĵojn, kaj aferojn kutimajn, kaj aliflanke, konatajn ekzemplojn de ekstremoj, ekzemple elefantojn, aŭ pulojn. Oni povas krei novan metaforon en Esperanto pri "neĝeroj", eble, sed mi dubas pri "flokoj".

GrizaLeono GrizaLeono September 20, 2013 September 20, 2013 at 6:10:28 PM UTC flag Report link Permalink

Mi ĵus ŝanĝis la citaĵon laŭ la senco proponita de Alexander, sed mi evitis la uzon de la neoficiala vorto "leĝera".
Mi devintus esti pli prudenta, kaj ne tuŝi tian frazon. Mi sentis min kuraĝigita de la stariganto de la frazo, kiu ankaŭ ne komprenis la sencon de la citaĵo. Tia sento estas danĝera.

al_ex_an_der al_ex_an_der September 20, 2013 September 20, 2013 at 6:42:34 PM UTC flag Report link Permalink

Kara Koninda, mi legis vian komenton kun ĝojo kaj gajno. Ja la pensoj pri metaforoj, kiujn vi notis, estas enhavoriĉaj kaj (plu)pensigaj.
Mi pensas eble ne tute same, sed tre simile, ke ankaŭ solvante ambiciajn tradukajn taskojn oni strebu al prudentaj proporcioj de vaste konataj kaj kutimaj vortoj kaj esprimoj unuflanke kaj je la alia flanko (aldone se bezone) de elementoj malpli konataj kaj surprizaj.
Fojfoje indas komenci tradukon per eksperimenta paŝo: Formi frazon en maniero simplega kaj konvencia, kvankam eble preskaŭ enuige "seka" aŭ tro malpreciza; konstrui duan frazon, kiu prezentas la alian ekstremon, preskaŭ provoke aŭdacan, sed plaĉe "sukan" frazon — kaj poste meti ambaŭ flanken kaj skribi novan provon: frazon, kiu estas prudenta mezaĵo inter la du antaŭe skribitaj frazoj.
Ŝajnas al mi, ke Griza Leono jam trovis tian bone pripensitan mezan solvon.

Koninda Koninda September 20, 2013 September 20, 2013 at 7:18:04 PM UTC flag Report link Permalink

Bonega solvo kaj interesa diskuto! Dankon.

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #2697522Was hast du gemeint, als du gesagt hast, dass Tom bei seiner Präsentation „locker flockig herüberkam“?.

Kion vi celis, kiam vi diris, ke Tom dum sia prezentado "aspektis iom floka"?

added by GrizaLeono, August 25, 2013

Kion vi celis, kiam vi diris, ke Tom dum sia prezentado "aspektis neĝere malpeza"?

edited by GrizaLeono, September 20, 2013