
Sincerdire, mi ne scias, ĉu necesas la difina artikolo. Mi senpripense tradukis la germanan. En mia lingvo, la nederlanda, oni kutime ankaŭ uzas la artikolon tie.
Ĉu iu bonvolas sendi sian opinion pri tiu demando?

"la malfortuloj" estas difinita homgrupo; do necesas la difinita artikolo, ĉu ne?

Mi provas trovi "belgan" kompromison... Eble duona "la" :-)
Sed ĉi tie tio ne eblas: l' malfortuloj eblas nur post vokalo.
Alia kompromiso estas: sendi la saman frazon, sed sen "la".
:-)

La belgaj kompromisoj estas belaj. ☺
Jen germana ideeto: La plej forta malfortulo ... :D

Alexander, vi trovis belegan kompromison.
Mi tuj ŝanĝos mian frazon.
Ĉu vi jam kandidatiĝas por solvi la "belgajn problemojn"? :-)

Nun min interesas la solvo de tute alia problemo:
Kiu estas la plej malforta fortulo?

Ĉu eble tiu, kiu ĉiam memorigas (ĉiujn) pri sia fort(ec)o???
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1298807
added by GrizaLeono, October 4, 2013
linked by GrizaLeono, October 4, 2013
linked by Rovo, October 4, 2013
edited by GrizaLeono, September 20, 2014
edited by GrizaLeono, September 20, 2014
linked by soweli_Elepanto, September 20, 2014