
Oni / iu (en)ŝaltis la (elektran) lumon. Sed la lumo ne povas fari tion mem. Tial mi proponas
Subite ekhelis la lumo.
(Kontraste al la angla sintakso en Esperanto ni estas liberaj meti la vortojn tien, kie ili plej bone efikas.)
Eblas ankaŭ: Subite eklumis / ekfunkciis la lampo / la lampoj.

Mi pensas, ke en ĉi tiun frazon, neniu agas.
Eble estas teknika difekto aŭ eĉ paranormal aĵon. (Ĉi tio dependas de la tipo de prozo)
Mi ne pensas, ke viajn frazojn reflektas la ideo, sed mi ŝatas la simpla frazon 'Subite eklumis', sen la lampo. Ĝi estas konciza kaj preciza.

Jes tion mi jam komprenis. ☺ Neniu persono agas. La lumiĝo okazas kvazaŭ pro si mem, kvazaŭ mistere. Kvankam ver aganto ne ekzistas, la lumo estas la gramatika subjekto. Tamen enŝalti ne uzeblas, ĉar tiam la frazo diras, ke la lumo enŝaltas (ne sin mem, sed) ion alian, eble per fotoĉelo/lumosensa ĉelo (photoelectric sensor). Sed tion la angla frazo ne diras, ĉu ne?
Nu, pliaj eblaj esprimoj estas:
Subite iĝis lumo. Subite ekis lumo. Subite ekestis lumo.
"Subite iĝis lumo."
estas tre taŭga solvo. (Tio eĉ estas citaĵo el Genezo. ☺)

Mi ŝanĝis ĝin al 'Subite ekestis lumo.'
'Subite iĝis lumo' estas bela frazo, sed ĝi donas biblian senton, ke la angla frazo ne havas.

Gratulon! Nia malgranda "lingva simpozio" estis sukcesa. ☺

:D
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #322972
added by brandini, October 25, 2013
linked by brandini, October 25, 2013
edited by brandini, October 26, 2013