
... hiera"ŭ"an epizodon ... (?)

Mi legis la PIVan difinon de "epizodo", sed opiniis ĝin ne tre taŭga por traduki la germanan "Folge", kiu supozeble estas parto de filmo.
Kion vi opinias pri "ĉapitro"? Ankaŭ tiu vorto ne plene kontentigas min, ĉar laŭ la difino temas pri parto de libro. Nu, televido ankoraŭ ne estis tre populara en la tempo de Zamenhof. Eble necesas plivastigi la signifon de tiu vorto.

Ĉu plaĉas al vi "filmoparto"?

Al Alexander:
Eble "filmo" (kvankam mi mem uzis la vorton en mia komento) ne estas tre taŭga, ĉar povas temi pri aliaj spektakloj.
Mi plu serĉas. Mi pensis pri "sekvenco" kaj "akto". Tiu lasta vorto miaopinie havas du tre (tro) malsamajn signifojn. Tion ni, Esperantistoj, devus malakcepti. :-)
Mi esperis trovi indikon sub "felietono", kie oni parolas pri "daŭrigante ĝin en pluraj sinsekvaj numeroj". Eble "daŭrigo", eble ja "sekvo"...

Kaj pri « hieraŭ-a-n » ~ « hier-a-n » ?

Mi certe ne dubus pri "hieraŭan".

Skribante ke "FILMOparto" ne plaĉas al vi, vi instigis min fari pli bonan proponon: "Ĉu vi vidis la hieraŭan parton." Nun mankas la informo, pri kia parto temas, sed koncerna kunteksto klarigos tion.
"Sekvo" estas misgvida. Oni emas kompreni, ke temas pri ia okazaĵo aŭ ago, kiu estas la sekvo/rezulto de alia okazaĵo aŭ ago, kiu kaŭzis tiun sekvon.

Aldona propono:
"Ĉu vi vidis la hieraŭan serieron?"
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1986478
added by GrizaLeono, October 27, 2013
linked by GrizaLeono, October 27, 2013
linked by Rovo, October 27, 2013
linked by Rovo, October 27, 2013
edited by GrizaLeono, October 28, 2013
edited by GrizaLeono, October 28, 2013
linked by martinod, October 28, 2013
linked by martinod, October 28, 2013
linked by Lingvulo, October 2, 2024
linked by PaulP, December 21, 2024