
Eble: "La teksto estas tro longa."?

Certe! Ne hezitu aldoni la frazon, kiun vi proponas.
Mi ofte verbe uzas adjektivecan radikon por montri, ke tio eblas en Esperanto.
Claude Piron elpensis samsignifajn ekzemplajn frazojn, en kiuj radikoj estas uzataj por formi la diversajn vortkategoriojn. Ekzemple: Mi iras per taksio al hotelo. Mi taksie alhotelas. Mi taksias al hotelo.
Tamen oni atentu: se la radiko havas adjektivecan sencon (ekzemple "bon", "bel") la verbo ĉiam havas la sencon "esti bona", esti bela". Sed la senco de verbo formita el substantiveca radiko ne estas tiel facile rekonebla. Ekzemple "tabl" havas substantivecan sencon, sed la senco de la vorto "tabli" ne estas "aŭtomate" certa. Oni serĉu ĝin en vortaro. (Miascie ĝi ne troveblas en vortaroj)
Mi konscias, ke tio ne estas facila... ke tio ne facilas :-)
Cetere, mi ne memoras, ĉu mi jam bonvenigis vin ĉe Tatoeba.
Do: Bonvenon al vi, kara MarekMazurkiewicz!
Se vi havas lingvajn problemojn, ne hezitu peti helpon en komento aŭ en privata mesaĝo. La Esperantistoj, kiuj kontribuas al la projekto de Tatoeba, volonte provos helpi vin.

Mi dankas vin.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1884048
added by GrizaLeono, October 30, 2013
linked by GrizaLeono, October 30, 2013
linked by Pfirsichbaeumchen, October 31, 2013
linked by Dejo, January 25, 2014
linked by deniko, February 15, 2018
linked by deniko, February 15, 2018