menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #2820481

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

nimfeo nimfeo March 18, 2016 March 18, 2016 at 8:18:39 AM UTC flag Report link Permalink

kalvo aŭ kalveco?

GrizaLeono GrizaLeono March 18, 2016 March 18, 2016 at 3:37:12 PM UTC flag Report link Permalink

Kion alian ol kalveco povus signifi "kalvo"?
(la vorto estas en PIV)
Ĉu vi konas la ŝercon: sur duonkalva kapo staras unu haro. Kiom da haroj do estas sur tute kalva kapo?
(Mi devus diri tion en la flandra...)

al_ex_an_der al_ex_an_der March 18, 2016, edited March 18, 2016 March 18, 2016 at 4:57:54 PM UTC, edited March 18, 2016 at 5:00:41 PM UTC flag Report link Permalink

Sur tute kalva kapo estas duona haro, ĉu ne?

Ĵus mi rekalkulis kaj rezultis du haroj. Mi rezignas. Vi estas pli bona matematikisto, diru vi la solvon!

nimfeo nimfeo March 18, 2016 March 18, 2016 at 4:58:37 PM UTC flag Report link Permalink

Jen kion diras PIV:

kalvo. Loko de la kapo, kie elfalis la haroj: se haroj ne mankus, oni kalvon ne havusZ.
kalveco. Stato de iu kalva.

GrizaLeono GrizaLeono March 18, 2016 March 18, 2016 at 5:17:49 PM UTC flag Report link Permalink

Laŭ unu el miaj karmemoraj frato sur tute kalva kapo estas nul haroj.
Ĉu "haroj" aŭ "haro"?
Jen alia diskuto.
Iu (vera matematikisto) asertis al mi, ke la singularo estu uzata nur kun "unu", ne kun "nul".
Ĉu do "duona haroj"? Mi ne scias! :-)

GrizaLeono GrizaLeono March 18, 2016 March 18, 2016 at 5:23:45 PM UTC flag Report link Permalink

Ne ŝerce: ĉu ni diru "0,5 metro aŭ metroj"?
Tion mi ne scias.
En la nederlanda oni ĉiam uzu la singularon, se temas pri mezuro.
"Twee meters" signifas 2 mezuriloj.
Tio estas "logiko de naturaj lingvoj" :-(
Se oni demandas "Kial?" oni ricevas kiel respondon firman vangofrapon...
(almenaŭ miatempe. Nun ne plu. Nun la lernantoj vangofrapus la instruiston...) X-)

nimfeo nimfeo March 18, 2016 March 18, 2016 at 5:29:16 PM UTC flag Report link Permalink

Ĉar venis la anekdota paŭzo, jen rakonto:

Iu virino estis ege ĵaluza. Ĉiuvepere, kiam le edzo rehejmiĝis, ŝi kontrolis liajn vestojn, serĉante, ĉu suspektindaj haroj troviĝas tie. Iun fojon ŝi ekkriis "Vi amindumis blondulinon!", postan fojon "Vi flirtis kun brunulino!". La tedita edzo tre atentis, la postan tagon. Li zorgeme forbrosis ĉiun hareton, kiu povintus resti algluita sur liaj vestoj. La edzino kontroladis, kaj trovinte eĉ ne unu hareton, ŝi ekkriis "Ha, vi amindumis kalvulinon!"

al_ex_an_der al_ex_an_der March 18, 2016, edited March 18, 2016 March 18, 2016 at 5:36:53 PM UTC, edited March 18, 2016 at 5:53:48 PM UTC flag Report link Permalink

@GrizaLeono

Nul haro! Nul problemo!

-1 </= n </= 1 ---> uzu -o
n < -1 / > +1 ---> uzu -oj

al_ex_an_der al_ex_an_der March 18, 2016, edited March 18, 2016 March 18, 2016 at 5:48:08 PM UTC, edited March 18, 2016 at 5:52:13 PM UTC flag Report link Permalink

@nimfeo
Via anekdoto estas bona.
Ne! Malbona! Ĉar ĵaluzo estas io terura.

Jen simila problemeto el la vivo de Tomo:
Dum iom da tempo Tomo estis senlabora. Tiam Maria estis tre ĵaluza kaj diradis:
"La tutan tagon vi estas libera kaj povas flirti kun amaso da virinoj."

Poste Tomo trovis laboron. Li sentis feliĉon, pensante, ke Maria ne plu estos ĵaluza.
Sed ho ve; li eraris. Fakte ŝi nun diris:
"La tutan tagon vi nun estas en via laborejo kaj tie estas amaso da virinoj, kun kiuj vi povas flirti."

GrizaLeono GrizaLeono March 18, 2016 March 18, 2016 at 6:48:08 PM UTC flag Report link Permalink

Tatoebahaha!

Al Nimfeo: mi fakte tradukis la germanan frazon, en kiu estas la vorto "Haarausfall", laŭvorte "harelfalo".

al_ex_an_der al_ex_an_der March 18, 2016, edited March 18, 2016 March 18, 2016 at 6:54:03 PM UTC, edited March 18, 2016 at 6:55:08 PM UTC flag Report link Permalink

Haarausfall = harperdado ?

GrizaLeono GrizaLeono March 18, 2016 March 18, 2016 at 7:05:46 PM UTC flag Report link Permalink

Al Alexandro:
Ĉu la regulo do estas jena?
Se |n|≤1 uzu -o, alie uzu -oj

Per |n| mi celas diri "absolutan valoron de n"

Laŭ tiu regulo do: la rektangulo grandas 0,99 metro je 1,01 metroj

Nu, simple!

Alie skribite, sen absoluta valoro:

Se -1≤n≤1 uzu -o, alie uzu -oj
Mi ne plu kutimas skribi tiajn aferojn :-)

GrizaLeono GrizaLeono March 18, 2016 March 18, 2016 at 7:17:39 PM UTC flag Report link Permalink

Haroperdo? Eble jes, eble ne.
Iu zorge konservis haron de sia amatino, sed bedaŭrinde perdis ĝin. Tamen la ulo ne kalvis. :-)
Mi harfendas, ĉu ne?
Tial mi parolas pri 0,5 haro. La alian mi perdis.

nimfeo nimfeo March 18, 2016 March 18, 2016 at 7:18:39 PM UTC flag Report link Permalink

Mi ne vere konsentas kun via maniero uzi pluralon aŭ ne kun ciferoj. Mi ne uzos matematikajn formulojn, por klarigi tion, ĉar mi tute ne spertas en tio. Ni prenu litrojn. Kiel diri 1l1/2 -> 1 litro kaj duono, 1l3/4 -> 1 litro kaj 3 kvaronoj, 2l1/4 -> 2 litroj kaj 1 kvarono. Do, se ni ĝeneraligas tiun principon al aliaj mezurunuoj, mi diru, ke oni uzu pluralon ekde 2 aŭ pli. Kion vi opinias?

PaulP PaulP March 18, 2016 March 18, 2016 at 7:20:20 PM UTC flag Report link Permalink

Ekzistas pluraj reguloj, kiuj parte kontraŭas unu la alian. La normo de Monato estas, ke nur 1 estas singulara. Do 0 metroj, 0,99 metroj, 1 metro, 1,50 metroj.

GrizaLeono GrizaLeono March 18, 2016 March 18, 2016 at 10:12:29 PM UTC flag Report link Permalink

La normo de Monato estas tiu, kiun proponis al mi matematikisto, akademiano.

al_ex_an_der al_ex_an_der March 18, 2016, edited March 18, 2016 March 18, 2016 at 10:50:43 PM UTC, edited March 18, 2016 at 10:57:04 PM UTC flag Report link Permalink

@PaulP
>>> Ekzistas pluraj reguloj, kiuj parte kontraŭas unu la alian.
Jes, ĝenerale akceptita regulo pri tio (ankoraŭ) ne ekzistas.

@GrizaLeono
>>> Se |n|≤1 uzu -o, alie uzu -oj
Jes, via matematika prezentomaniero kun la absoluta valoro estas la plej bona.

@nimfeo
>>> ... oni uzu pluralon ekde 2 aŭ pli. Kion vi opinias?
Kiel vi montris, ankaŭ tiu regulo estas pravigebla.

al_ex_an_der al_ex_an_der March 18, 2016, edited March 18, 2016 March 18, 2016 at 11:08:45 PM UTC, edited March 18, 2016 at 11:10:28 PM UTC flag Report link Permalink

@harfendulo
En mia monujo mi konservis haron de mia amatino. Bedaŭrinde ĝi elfalis. Nun mi suferas pro harelfalo. Tiel oni povas harfende forargumenti eĉ la kutiman komprenon de la germana vorto "Haarausfall". (Tamen inter germanoj neniam okazas ia miskompreno pri tio.) Sed ni ne disputu pri haroperdo. Mi konscie proponis "harperdado", ĉar ja temas pri perdo ne unufoja, sed ripetiĝanta.

PaulP PaulP March 19, 2016 March 19, 2016 at 8:12:11 AM UTC flag Report link Permalink

Pardonu, ke mi ĝenas vian agrablan konversacion, kaj revenas al la komenca demando de Nimfeo ;-)
Miaopinie kaj kalvo kaj kalveco taŭgas, depende de tio, kion oni volas esprimi. Sed se ni restas ĉe "kalvo" ni bone kontrolu la ligilojn. Ekzemple la nederlanda "kaalheid" klare estas "kalveco", ĉu ne?

GrizaLeono GrizaLeono March 19, 2016 March 19, 2016 at 12:32:57 PM UTC flag Report link Permalink

La regulo laŭ Monato laŭtas:
Se n=1 uzu -o, alie -oj

Harfende al Alexander: Jes, harperdado, se temas pri multaj amatinaj haroj kaj daŭra aŭ ripeta perdo de la haroj :-)
Kompreneble mi nur ŝercas. Ĝi miaopinie estas tute taŭga vorto, pli facile komprenebla ol "kalv(ec)o". Flandraj komencantoj, aŭdante "kalvo" verŝajne imagas bovidon.... ("Kalf" = bovido)

Al Paŭl: vi ŝajne distingas inter "kalvo" kaj "kalveco". En tekstaro.com mi trovis nur "kalvo" kaj ne "kalveco". Mi tamen kompleze ŝanĝas la vorton, ĉar se la diskuto daŭradus, ni eble devus malligi frazojn, kaj mi perdus miajn harojn, kaj la retejo "onsonderwijs" bedaŭrinde ne revenigos ilin :-(
(Ĝi definitive malaperos post la 23a de marto, do tre baldaŭ!)

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #1810830Haarausfall ist oft erblich bedingt..

Kalvo ofte estas hereda.

added by GrizaLeono, November 1, 2013

linked by Rovo, November 1, 2013

linked by PaulP, October 1, 2015

linked by nimfeo, March 18, 2016

Kalveco ofte estas hereda.

edited by GrizaLeono, March 19, 2016

linked by rul, June 2, 2024