
Ĉi tie la vorto "tio(N)" estas ellasita. Tio ne tre ĝenas min.
Eble "Mi analizas TION, kio misfunkciis" eĉ iom pli ĝenus min, ĉar nur post sukcesinta analizo TIO estos difinita.
Eble pli ĝustus: "Mi analizas/serĉas la kaŭzon de la misfunkciado", sed ni emas pli-malpli laŭvorte sekvi la tradukatan frazon, ĉu ne?
Aŭ: "Mi analizas tio, kio misfunkciigis la aferon."
Sendube estas multaj tiaj frazoj en Tatoeba.
Mi ne proponas ŝanĝon, mi nur esprimas analizon :-)

Al via analizo mi deziras aldoni la ideon, ke la frazo estas mallongigo de
Mi analizas tion, kio okazis, por eltrovi tion, kio misfunkciis.
Tiu frazo estas preciza, sed tre longa, ĉu ne?
Plia ideo:
Mi faras analizon, por eltrovi, kio misfunkciis.
Eble tio estas la ŝanĝo, kiun vi ne proponis. Tamen mi akceptas ĝin.

Mi povus ripeti mian komenton pri "eltrovi [tion], kio misfunkciis"
sed ... tio estus tre longa.
Cetere, mi ne malakceptas vian frazon!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2845929
added by al_ex_an_der, November 13, 2013
linked by al_ex_an_der, November 13, 2013
linked by al_ex_an_der, November 13, 2013
edited by al_ex_an_der, October 4, 2015