
Ĉu al la "malnova, eluzita kajero" ne mankas unu n?

Eble.
Mi ŝatus legi la opinion de Alexander, kiu funde pristudis tiun aferon.

Nu, ankaŭ mi. :-)

Pri tiu demando mi fakte iam sufiĉe amplekse traserĉis multajn fontojn. La koncernan mesaĝon kun la rezulto mi certe ne retrovos rapide, sed la rezulto estis, ke PIV kaj tre granda plimulto de la aŭtoroj konsentas, ke oni skribas aŭ notas ion "ie" (do ne "ien").
Por ne konsoli (aŭ trompi) vin per io, kion mi nun ne havas ĉemane, mi jus faris kontrolan serĉon en la TEKSTARO (http://www.tekstaro.com/) kaj trovis la sekvajn lokindikojn uzatajn kun la verbo "noti". Per X mi markis la (malmultajn) uzojn de la akuzativo. (Se oni faras similan analizon pri "skribi" la proporcio de la senakuzativaj esprimoj estas eĉ multe pli granda.)
en la cerbo Zamenhof
en la memoro (multajn fojojn uzata) Zamenhof
sur la pasporto Zamenhof
en sia koro Zamenhof
en la kapo Zamenhof
en la kamentubo Zamenhof
en sia memoro Vallienne
sur lia priskribo Vallienne
en la kontrollibro Varankin
en mia libro Engholm
sur niaj vakstabuloj Szathmári
en sia taglibro Broadribb
X sur etan notlibron Piron
X sur la paperojn Curtis
X sur paperon Baghy
Mi kredas do, ke ni povas kun trankvila konscienco kun Zamenhof demandi "Kie li notis siajn observojn?" kaj respondi "Li notis ilin en kajero."

Dankegon pro via ilustrita respondo, kara Alexander.

Bedaŭrinde koloraj ilustraĵoj ĝis nun tute mankas. :(
Se vi havas pliajn dezirojn, notu ilin en tiu ĉi notlibr☺:
http://rlv.zcache.com/notlibro_..._8byvr_512.jpg
aŭ legu tiun jam plenigitan notlibron:
http://esperanto.net/literaturo...ibrpraktik.jpg
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1336708
added by GrizaLeono, December 26, 2013
linked by GrizaLeono, December 26, 2013