
depression =/= senkuraĝiĝo
Depresio estas specifa, ofte malfacile kuracebla perturbo de la psiko. Kontraste al ĝi malkuraĝiĝo estas reago trovebla ĉe homoj kun tute sana psika stato. Fojfoje trafaj fakaj vortoj ŝajnas esti nemalhaveblaj.
Mi supozas, ke eblas traduki tiun frazon per
"Tomo dronis en depresio" aŭ "Tomon trafis depresio."

Aŭ, se oni volas eviti la neologismon, oni povas uzi "Tom deprimitiĝis", "Tom estis kaptita de deprimiĝo", "Tom ekdronis en deprimiĝo" ...

Ĝenerale pri la vortoj "depresio" kaj "deprimiteco":
Mi vidis, ke la nuna ĉitema artkolo de Vikipedio prezentas ambaŭ nociojn kiel sinonimojn. Dume PIV akcentas la diferencon inter tiuj du medicinaj fenomenoj, rekomendante ne uzi "deprimo" kun la signifo "depresio".* (Kompreneble la aŭtoroj de tiu vortaro tiel samtempe konstatas, ke tiu egaligo renkonteblas en la (ĝis)nuna lingvouzo; se ne estus tiel, ili ne indikus ĝin kiel duan signifon kaj ne alvokus eviti ĝin.)
*"deprimo
1 Psika malvigleco [...]
2 = depresio"
Kvankam ankaŭ al mi plaĉas la ideo rezigni pri la vorto "depresio", mi tamen supozas, ke tio pro objektivaj kaŭzoj ne eblas, almenaŭ ne tie kie necesas precizeco. Ne estante medicina fakuloj mi nur povas supraĵe skizeti la kialon:
Deprimiteco malaperas sen neceso de medicina terapio post maksimume du semajnoj.
Depresio ne nur kaŭzas pli fortajn simptomojn, ĝi ankaŭ daŭras multe pli longe. Suferanto de depresio resaniĝas ĝenerale nur post pluraj jaroj aŭ eble neniam. Medicina terapio estas tre rekomendinda, ofte eĉ necesega
Pri la supra frazo:
Se oni imagas la frazon en kunteksto de ĉiutaga lingvaĵo, ne nepre necesas medicina precizeco. Tiusence mi subtenas la proponojn de Paŭl.
Serenan kaj tute senafliktan printempan tagon al ĉiuj! ☺

Dankon pro viaj esploroj! Mi ne konsciis pri la diferenco inter "deprimo" kaj "depresio".

Nu, mi trovis la "senkuraĝiĝon" en http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_D
kiel proksimuma sinonimo por "deprimo":
deprim·i ~ sen·energi·ig·i, sen·kuraĝ·ig·i, mal·vigl·ig·i
Mi povas uzi "depresio"n kiel fakterminon.
Dankon pro la helpo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1994239
added by GrizaLeono, December 30, 2013
linked by GrizaLeono, December 30, 2013
edited by GrizaLeono, March 20, 2014