
"sur la postsignoj de Mezepoko"
Mi kredas, ke la frazo iĝos pli klara, se vi skribos
"sekvanta la postsignojn de".

Vi tute pravas.
Nun la frazo klaras ankaŭ por mi :-)

... kvankam ne klaras, ĉu la nuna tempo estas la 20a post Mezepoko.
Eble "Li estis ermito sekvanta la postsignojn de Mezepoko en la dudeka jarcento."
Kaj tio povus kredigi, ke Mezepoko estas en la dudeka jarcento. Nova provo: "Li estis ermito, kiu en la dudeka jarcento sekvas la postsignojn de Mezepoko." ... se vi konsentas. (intertempe ni jam devas ŝanĝi: sekvas --> sekvis.

"Li estis ermito, kiu en la dudeka jarcento sekvis la postsignojn de Mezepoko."
Jes, ja ne eblas ne konsenti kun via precize konstruita frazo. ☺

Via frazo estas pli klara, mi transprenis ĝin.
Dankon.

Mi nur ripetis, kion proponis vi. ☺

Aĥ! Dankon pro via sciigo. Mi malbone dormis, kaj du plu dormetas dumtage...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1906368
added by GrizaLeono, December 31, 2013
linked by GrizaLeono, December 31, 2013
edited by GrizaLeono, January 1, 2014
edited by GrizaLeono, January 15, 2014