
Tiu frazo pensigis min per du punktoj. Kvankam unuavide ŝajnas tiel, la vorto "ree" ne havas ekvivalenton en la origina frazo. "Zurück" tie estas parto de la vervo "sich zurückziehen", kiun vi jam komplete tradukis per "apartigis sin" ("de la mondo" povas mense aŭ skribe aldoni, kiu volas). Due laŭ ĉio, kion mi trovis kaj komparis, kaj – kiel mi kredas – ankaŭ laŭ sia signifo "apartigi sin" ne esprimas movon. Do la ermitejo ne havu n-finaĵon. Post iom da serĉado kaj elprovado mi venis al tiu ideo:
"sin izolis en sia ermitejo en la gepatra ĝardeno"
"apartigis" anstataŭ "izolis" ankaŭ funkcias, tamen mi kredas, ke "izoli" (oficiala vorto ☺) esprimas la signifon pli bone.
Kion vi opinias pri tio?

Aldone pripenseblas ĉu "Reveninte" estas pli trafa ol "Reveninta". Por "Reveninte" pledas, ke ne temas pri daŭra karakterizaĵo de la persono, sed pri okaza cirkonstanco – finfine simple pri la konstato, ke du agoj sekvas unu la alian.
PMEG konstatas:
"Participo kun E-finaĵo montras kroman agon, kiu rilatas al la subjekto de la frazo. Anstataŭ diri du frazojn, unu por ĉiu ago, oni kunmetas la frazojn al unu.
Participo kun A-finaĵo prezentas agon aŭ staton kiel priskribon."
Ĉi lasta frazo estas tiel flekseble interpretebla, ke ankaŭ "reveninta" ŝajnas pravigebla en la supra frazo.
Plaĉa solvo povas esti "Post la reveno de siaj vojaĝoj" , ĉu ne? Ĝi tute evitigas cerbumadon pri ĉiu ajn "inte-ante-demando". ☺
Fine mi petas vian indulgan komprenon. Mi larĝe diskutis vian tradukon – kaj nur pro profitavido! La profito estas, ke mi lernas multon el tiaj pripensadoj.

Kara Alexander, ŝajnas al mi, ke vi tre frue komencis labori ĉi-jare. :-)
Viaj unuaj rimarkoj ŝajnas al mi tute pravaj. Mi ne tuj vidis, ke la dua "zurück" estas parto de la kunmetita verbo "... zog ... zurück". Ankaŭ en la nederlanda ni faras ion tre similan, kaj en la flandra (sed ne precize same!)
Kaj efektive, "izoli" ŝajnas al mi pli taŭga vorto ol la antaŭa esprimo.
Via dua komento estas iom malpli konvinka por mi. En mia lernolibro la aŭtoro asertis, ke participo estas tre uzata en Esperanto. Mi do ne sentis emon anstataŭi la germanan participon "zurückgekehrt" per alia gramatika esprimo en Esperanto.
Pri la uzo de adverbo aŭ adjektivo oni ofte povas dubi (ankaŭ Zamenhof ne ĉiam uzis la saman formon en cetere tre similaj okazoj). Mi tamen lasis vin konvinki min, kaj ŝanĝis al adverbo, kiu nun difinas "izolis", kaj ne plu la junulon, kiel faris la adjektivo.
Pri la demando, ĉu nominativo aŭ akuzativo por "en sia§ ermitejo§", mi povus klarigi la akuzativon per la movo inter la reveno en la hejma domo kaj la ermitejo en la ĝardeno (oni povus eksplicite diri "iris izoli sin en la ĝardenon"). La nominativa formo emfazas, ke li jam alvenis en sia ermitejo, antaŭ ol li ekizolis sin. Nu, la diferenco verŝajne ne gravegas, sed la lasta formo ŝajnas al mi pli pravigebla.
Simile, kiam mi skribas: Skribu tion sur la tabulon, en mia menso estas personoj, kiuj sidas en klasĉambro, kaj kiuj devas iri al la tabulo por skribi ion. Sed kiam mi skribas: Skribu tion sur la tabulo, en mia menso mi parolas al lernanto, kiu jam staras ĉe la tabulo, eble jam tenas kreton en la mano...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1906373
added by GrizaLeono, December 31, 2013
edited by GrizaLeono, January 1, 2014
edited by GrizaLeono, January 1, 2014