
aŭdacus?

Saluton kaj bonan jaron!
Jes, vi pravas, en la franca la frazo havas la -us tempon, sed mi ne vidis la neceson ĝin konservi en epo. Kion vi opinias pri tio? Ĉu tio iel nuancigas/us la sencon de la frazo?
Dankon pro via rimarkigo :)

Mi aŭdacas ĝenerale rekomendi ne tro strebi al laŭvorta konformeco kun la originalo. Povas ja okazi, ke frazo tradukita el la franca (aŭ germana),kiu por franco (aŭ germano) estas tute klara, aperas stranga aŭ eĉ enigma al polo aŭ japano. Se vi demandus min "Ĉu mi aŭdacas demandi vin, kiom aĝa vi estas?", mi surprizite respondus. "Mi ne scias, ĉu vi aŭdacas fari tion. Tion supozeble nur vi scias." Dume, se vi demandos ekzemple tiel: "Ĉu estas tro aŭdace demandi vin, kiom aĝa vi estas?", tio ŝajnos al mi sufiĉe logika kaj komprenebla (kaj ĝentila) demando. Se tia aŭ alia vortigo komformas al la SENCO de la originalo, mi ĉiam preferas ĝin al laŭvorta traduko.

Dankegon! Tio estas la fidela traduko de la ideo entenata en la frazo.
La -us formo ne estis tiom preciza.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1169517
added by nimfeo, January 7, 2014
linked by nimfeo, January 7, 2014
edited by nimfeo, January 7, 2014