
Ĉu perfere "Niaj nazoj"?

Mi korektis, sed mi ne scias, ĉu ekzistas aparta regulo pri tio.
Kompreneble, se temas pri "ni", devas esti pluraj nazoj. Sed ĉiu el ni havas (principe) nur unu nazon.

Bonvolu ne starigi plian regulon en Esperanto.
Ni jam havas tro multajn.
En tiu ĉi kazo simpla logiko tute sufiĉas, ĉu ne?

Mi neniam intencis starigi plian regulon! Ĉu tamen mi rajtas starigi demandojn, sen esti suspektata pri ajna intenco?

Ei tio"ble mi esprimis mian penson iom nekompreneble. Pardonon!
Vi estis skribinta "Mi ne scias, ĉu ekzistas aparta regulo pri tio." Tiun vian rimarkon mi (mis)komprenis kiel serĉcho de regulo.
Do ni ambaŭ ne intencas starigi plian regulon.
En tiu kazo, kiel mi skribis, simpla logiko tute sufiĉas.

Ne gravas Johano! Sendube ankaŭ mia reago estis mallerta. Mia sinteno al epo estas ĝin subteni kiel eble plej "obeeme", ĉar mi konscias, ke ĝia netuŝebla bazo certigas ĝian transvivon.
Konrcene logikecon, la temo estas tamen diskutinda, ĉar mi konstatas, ke ne la sama logiko regas en la franca kaj en la germana lingvoj. Sed la temo estas malfermita, ĉu ne?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2075730
added by nimfeo, January 10, 2014
linked by nimfeo, January 10, 2014
edited by nimfeo, January 10, 2014
linked by Hans07, January 10, 2014
linked by Laudemilson, April 8, 2015
linked by RobinvanderVliet, January 27, 2018
linked by rul, January 13, 2025