
... tiu firm(a)o ... (?)

Mi legis artikolon de Jan Werner en cxehxa esperanto revuo Starto (1/2011): "Mi defendis la originalan zamenhofan formon firmo kaj malaprobis la novan formon firmao per vortoj krudaj, nome ke gxi estas produkto de iu lingvistika nekompetentulo (fakte stultajxo kon du gramatikaj finajxoj, kun la internacia a kaj la esperanta o )". Pro tio mi uzis "firmo" kaj mi pensas ke prave.

Pri la praveco mi ne volas juĝi. La ega malofteco de "firmo" tamen restas fakto.

Cetere Jan Werner eraras en unu detalo. La radiko de la vorto "firmao" estas "firma". Sekve ĉi tie "a" estas simple la lasta litero de la radiko kaj ĝi do ne estas gramatika finaĵo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #49071
added by jose76c, February 8, 2014
linked by jose76c, February 8, 2014