
Ĵakvo???

Kiel diri Jack en epo? Ĉu vi havas alian proponon?
Se mi skribas Jack, tio prononciĝas "Ĝatsk".
Mi konas epistojn, kies persona nomo estas Jacques, kaj kiujn oni nomas Ĵakvo (Ĵakvo Ŝramm, el Belgio, inter alie)
Aliaj ebloj :Jakvo, Jako???
Ĉu vi havas proponon?

Dankon!
Estas ankaŭ la solvo kun Jako, kiu estas uzata en la epa versio de la fama kanzono "Bruder Jakob" aŭ "Frère Jacques".

Wikipedia skribas:
Jack ist ein englischer Name. Er wird am häufigsten als Vorname für Personen mit dem (offiziellen) Namen John (deutsch: Johannes), zum Teil aber auch als Rufname für Personen mit dem Namen Jacob eingesetzt oder als eigenständiger Name vergeben.
Laŭ tio ŝajnas eble traduki Jack per Johano, Joĉjo, Jakobo kaj Jaĉjo, ĉu ne?

Denove Wikipedia:
Jack [...] In English it is traditionally used as the diminutive form of the name John, though it is also often given as a proper name in its own right.
The name Jack probably originated as a medieval diminutive of the name John, originally as "Jackin" (earlier Jankin). Alternatively it may be derived from the name Jacques, which is the French form of the name Jacob.

Dankon pro tiuj kler-igaj komentoj!

Laŭ mi, la plej klara traduko estas Ĝek aŭ Ĝak. Fonete, Joĉjo tute ne similas al la origina nomo.

Neniu malhelpas vin aldoni tiun varianton.
Mi prefere uzas la epan karesformon Joĉjo, ĉar ĝi estas pli facile komprenebla de internacia publiko (ep-lingva)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #11752
added by nimfeo, February 16, 2014
linked by nimfeo, February 16, 2014
edited by nimfeo, February 16, 2014