
Mi ne certas ke "elautigis" estas vorto.

el-aŭt-igi estas vorto, sed ĉu ĝi estas ofte uzata estas alia demando. Oni uzas el-aŭt-iĝi, por persono kiu eliras el la aŭto. Ĉu la ideo, ke iu veturigas alian personon, kaj lasas lin en iu loko, ne povas esprimiĝi per "el-aŭt-igi"?

Igi signifas agante kaŭzi ion, dum lasi signifas per neago ebligi, ke io okazas aŭ ke alia aganto faras ion.
Mi estas certe, ke elaŭtigi estas bona vorto, sed mi ne estas certa, ĉu estas bona ideo elaŭtigi sian edzinon. Unuaimprese tiu vorto igas min suspekti, ke la edzo elpuŝas, elĵetas la edzinon kontraŭ ŝia volo. Eble tiu unua impreso estas subjektiva misinterpreto. Povas esti, ke la edzino estas paralizita kaj la edzo ŝin portas el la aŭto kaj metas en rulseĝon. Se la edzino propravole kaj propraforte forlasas la aŭton, la vorto "elaŭtigi" laŭ mia kompreno ne konvenas.
Ĉu mi estas tro precizema? La franca frazo ja uzas vorton laŭ kiu agas la edzo, ne la edzino. Nu, en la naciaj lingvoj oni ja ofte uzas esprimojn, kiujn oni ne komprenas laŭvorte, ĉu ne? Do mi scivolas pri via opinio.

Ankaŭ al mi ne vere plaĉas tiu solvo kun "elaŭtigi".
Ĉu simple la vorto "lasi" povus taŭgi en epo? (mi provis kun "ellasi", "deponi", sed tiuj vortoj ne taŭgas).

Kiel aliaj tradukis tion? Mi trovis kelkajn kompareblajn frazojn:
Ĉu vi povas ellasi min ĉe la biblioteko? [#1088983]
Ĉu vi povas lasi min eliri ĉe la biblioteko? [#1087099]
Ĉu vi povus veturigi min al la stacidomo? [#564967]
Pluraj frazoj uzas veturigi: Je te dépose. – Mi veturigos vin.
La serĉorezultoj kondukis min al tiu propono:
Vi lasis vian edzinon elaŭtiĝi ĉe la laborejo.

Cetere la Granda Vortaro Germana-esperanto de Krause havas
absetzen = lasi eliri
(Oni ne ekscias, el kio oni lasas iun eliri. :( Verŝajne kun konvena kunteksto tio ne estas problemo.)

Dankon Aleksandro pro tiuj fruktodonaj esploroj!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2234451
added by nimfeo, February 16, 2014
linked by nimfeo, February 16, 2014
edited by nimfeo, February 17, 2014