
lertan telefonon
http://www.reta-vortaro.de/revo...telefo.lerta0o

Dankon pro la sciigo.
Ĉu mi ŝanĝu la frazon? Ĉu vi bonvolas aldoni vian version?
Mi supozas, ke la nomo de tiu aĵo estas ankoraŭ evoluanta.

Kiel inventinto de la vorto "lerta telefono", mi kompreneble subtenas la peton de Danepo :-) Sed serioze: poŝkomputilo, ja estas tute taŭga termino, kvankam, se mi vidus la vorton sen la tradukoj, mi pensus ne pri lerta telefono, sed pri tre kompakta komputileto sen telefonaj kapabloj, kiel la iPad mini.

Kara Paŭl,
bonvolu aldoni la version, en kiu vi uzas vian inventaĵon :-)
Tamen, se vi volas, ke mi ŝanĝu mian poŝkomputilon en lertan telefonon, mi tuj faros tion (almenaŭ se vi ne patentis vian inventaĵon :-)

Malpli gravas, kiel vi nomas vian poŝilon; pli gravas, ke ĝi funkcias. :)

poŝkomputilo estas anglalingve: PDA
http://eo.wikipedia.org/wiki/Po%C5%9Dkomputilo
La dana-esperanto-vortaro havas "plurkapabla telefono" kaj
"intelifono" por "Smartphone"
http://www.vortaro.dk/#/smartphone
kaj RetaVortaro havas: lerta telefono; inteligenta telefono
kaj kompufono.
http://www.reta-vortaro.de/revo...telefo.lerta0o
Kiam preskaŭ ĉiuj telefonoj baldaŭ estos lertaj poŝtelefonoj, verŝajne
la vorto "telefono" plejofte sufiĉas.
Ipad mini estas tabulkomputilo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tabulkomputilo
Ankaŭ ekzistas tabulkomputilaj telefonoj (phablets germane:Smartlets)
http://en.wikipedia.org/wiki/Phablet

En la flandra oni diras, ke estas tiom da senordaj aĵoj, ke kato ne retrovus siajn idojn inter ili.
Taŭga vorto povus esti "umilo" :-)
Provizore mi lasos la frazon neŝanĝita.

Al Alexander:
Jes, jen bonega rimarko via.
Ne nur gravas, ke la poŝilo funkcias, sed ankaŭ, ke la edzino scipovas uzi ĝin, ne forgesas ŝargi la baterion, ... ne nur uzas ĝin por ludeti, klaĉi, ... kaj tiel forgesi la dommastrumadon, ktp., ktp. :-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2802074
added by GrizaLeono, March 8, 2014
linked by GrizaLeono, March 8, 2014
unlinked by PaulP, August 7, 2015