
dum -> laŭ? (dum elvokas tempodaŭron, laŭ elvokas lokon, ĉu ne?)

Vojo bezonas tempon, ĉu ne? Mi ne sentas problemon pro la uzo de "dum". Laŭ Tekstaro la vortojn "dum la vojo" uzis Zamenhof du fojojn en Marta kaj kvin fojojn en la Malnova Testamento.
Ĉu "laŭ" estas pli logike? Eble indas pripensi tion. Mi antaŭĝojas legi diversajn opiniojn.

Cetere, se ni volas diskuti precize, ni diru, ke dum montras tempodaŭron ne abstrakte, sed indikante rilaton inter du okazaĵoj, rilaton karakterizatan per kompleta aŭ parta samtempeco de tiuj du okazaĵoj (statoj, agoj, ...).
Aldone ni konsideru, ke vojo estas plursignifa vorto. Unu el ĝiaj signifoj estas "vojir(ad)o" – do ago, kiu daŭras certan tempon. Do oni povas interpreti la supran frazon tiel:
La tempo de la kurado koincidis kun la tempo de la voj(irad)o.
(Samsignife oni do povas diri ankaŭ "Ni kuris la tutan vojon al la stacidomo", ĉu ne?)

Dankon al Alexander, kiu perfekte vortumis, kion mi volis respondi.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #923251
added by GrizaLeono, March 30, 2014
linked by GrizaLeono, March 30, 2014