
@Paŭl, mi ne komprenas tiun radikon "nerd-". Ĝin mi trovis nek en PIV, nek en ReVo, nek en Krause.

Jen la difino el la revuo Beletra Almenako, kiu ŝajne unue uzis la vorton:
nerdo: (el la angla nerd) persono konsiderata negative stranga, ekzemple ĉar manka je socia talento, tede studema aŭ obsedita pri nekutima okupo aŭ hobio, kaj sume impresanta stulte, malloge aŭ ĝenule.
Poste ĝi estis uzata plurloke, sed efektive la plimulto de la vortaroj ankoraŭ ne registris ĝin.

Dankon pro la informo.
Ĉu ne ekzistas pli fundamenta vorto, kiu esprimas la samon?

Nu, se vi trovas ĝin, mi estus danka! La vortaro de Wells donas "sciemulo, mallertulo, strangulo", sed neniu laŭ mi taŭgas. Ĉe "sciemulo" mankas la ideo, ke li vivas ekster la socio; ĉe "strangulo" mankas la ideo de studemo ...
La franca "binoclard" estas interesa, laŭvorte tradukita "binoklulo". Eble ĝi povus populariĝi en tiu senco.