
Aŭ:
Mia patro konsideris sin fidela hungaro.
Aŭ:
Mia patro konsideris sin kiel fidelan hungaron.

Bonvolu klarigi.

Jen kelkaj ekzemploj el Tekstaro:
-kies konfesantoj multiĝas tagon post tago kaj konsideras lin dio
-Multaj tamen konsideris lin diktatoro
-Ili trovis lin kuraĝa kaj militema, kaj konsideris lin subtenanto de la tradicioj
-homo modesta, kiu neniel konsideras sin stelulino
-Neniam ŝi konsideris sin kiel veran posedantinon
Sed mi trovis efektive unu ekzemplon kiu subtenas vian vidpunkton:
-Zamenhof konsideris sin kiel pioniro
Do mi parte retiras mian rimarkon!