
Kion vi oponias pri "estas sufiĉe tragikaj"?

Tion mi intencis eviti. En la Reta Vortaro ni legas, ke ni ne uzu "sufiĉe" kun la signifo "iom", "ete" kaj tiel plu.

... dum mi emas eviti "ne malaltgrade". ☺
Dua rekomendo: "estas altagrade tragikaj"
Flanka noto:
Ĉu temas pri "grado de alto", ne – pri "alta grado" --> altagrade

Legi tion iomete malĝojigas min, ĉar mi kredis, ke mi trovis tradukon ne malbonan por "ziemlich". ☺ La vorto "altagrade" ŝajnas al mi tro forta.

ziemlich -> relative, ĉu ne?

>>> La vorto "altagrade"
Laŭ mia percepto ĝi estas la verŝajne plej trafa vorto en tiu kunteksto.
Pliaj ebloj estas "konsiderinde tragikaj", "iomege tragikaj", "relative tragikaj".

Adoptu kaj ŝanĝu la frazon laŭ via gusto, mi petas.

Kiu adoptu ĝin?

Tiu el vi du, kiu unue volas fari tion. ☺

Sendube Aleksander pli bone konas la verkojn de Heinrich Böll ol mi. Tial li estas pli sperta, por decidi pri la plej trafa vorto :)

Ho ve, forlasita frazo! Ja vere necesas adopti ĝin.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3267146
added by Pfirsichbaeumchen, May 20, 2014
edited by Pfirsichbaeumchen, May 20, 2014
edited by al_ex_an_der, May 24, 2014