
"Jen estas plano." aux "Jen la plano"?

"Jen la plano" aŭ "Jen estas la plano", ambaŭ eblas. Sed la vorteto "la" estas necesa. Temas pri konkreta plano.

@PaulP
>Temas pri konkreta plano.
Ĉu tio estas certa?
@Selena
Mi deziras demandi, ĉu en la rusa lingvo vi imagas difinitan planon (you know WHICH plan is meant)?
Ĝenerale mi supozas tion:
Teorie laŭ la rusa frazo eblas du interpretoj "plano" kaj "la plano" kaj tradukante oni decidas laŭ la kunteksto (ekzistanta aŭ subkomprenata). Mi supozas, ke, tradukante ekzemplon sen kunteksto, oni povas doni ambaŭ tradukojn (kun kaj sen "la"). Can we do so in the case above?
(Kompreneble tiu frazo, kiun ni ligas kaj kun la rusa kaj la angla, itala ..., devas nepre havi "la".)

Vi pravas, kiel kutime, Alex! Sed la rusa estas tradukita el la angla "Here's the plan", kiu certe pensigas pri definita plano.

Mi ja nur demandis. :) Se Selena konfirmos, ke fakte ankaŭ en tiu ekzemplo eblas ambaŭ interpretoj, tiam eblas fari tion:
Frazo 1: "... la plano." ligita kun la rusa kaj ĉiuj aliaj "kandidatoj".
+
Frazo 2 "... plano." ligita NUR kun la rusa (iam poste ankaŭ kun la pola, latina kaj tiel plu)

Aldone mi konsideras "estas" superflua. "Jen la plano." /"Jen plano." jam plene esprimas ĉion.

Mi persone samopinias kun vi pri la superflueco. Sed en multaj verkoj, kiel ekzemple Fundamenta Krestomatio, svarmas ekzemploj kun "jen estas".

@Alexander
I can rather imagine "the plan" in this context. Maybe, if a speaker tells about of one of his/her plans, when actually he/she has more than one, "a plan" can be suitable.
Personally me I would translate it like "Jen la plano" (a definite plan)

Dankon!
Do la rezulto estas, ke ni komune rekomendas al vi, Dmitry,
> "Jen la plano."
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3290314
added by dimitris, June 1, 2014
linked by dimitris, June 1, 2014
linked by fekundulo, June 1, 2014
linked by martinod, August 25, 2014
linked by PaulP, August 25, 2014
linked by PaulP, August 25, 2014
linked by PaulP, August 25, 2014